Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Timothy Reagan elektiĝis kiel nova ĉefredaktoro de LPLP
2013-04-19

    La Estraro de UEA kaj la eldonejo John Benjamins lastatempe anoncis la elekton de prof. d-ro Timothy Reagan kiel la nova ĉefredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). La revuo, kiun eldonas la konata lingvistika eldonejo John Benjamins (Amsterdamo/Filadelfio), estas la organo de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA.

 

    D-ro Reagan estas internacie konata specialisto pri lingva politiko en edukado kaj pri fremdlingva edukado. Li ankaŭ verkis librojn pri komparaj neeŭropaj aliroj al klerigo. Li aparte interesiĝas pri gestolingvoj (pri kiuj li abunde verkis), pri sudafrikaj lingvoj kaj pri planlingvoj. Li scipovas Esperanton, ĉeestis kelkajn UK-ojn, kaj rolis kiel estrarano kaj nun konsilanto de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation.

 

    D-ro Reagan estas dekano de la Fakultato pri Edukado ĉe la Universitato Nazarbajev (Astana, Kazaĥio). Li estis nomita en 2012, kun la tasko krei la studprogramon kaj dungi la unuajn profesorojn por nova fakultato, kies instrulingvo estos la angla. Antaŭe li estis katedra profesoro en la Ŝtata Universitato de Centra Konektikuto, Usono. Antaŭ tio li rolis kiel vicdekano pri edukado en la Universitato de Konektikuto, dekano pri edukado en la Universitato Roger Williams (Usono), kaj dekano pri humanecaj studoj en la Universitato de Witwatersrand (Sud-Afriko).

 

    Inter la lingvoj kiujn li konas estas la rusa, la franca, la hispana kaj la afrikansa. Inter liaj lastatempaj verkoj estas Language Policy and Language Planning for Sign Languages (Lingvopolitiko kaj lingvoplanado por gestolingvoj) (2010) kaj Language Matters: Reflections on Educational Linguistics (Lingvaj aferoj: Konsideroj pri eduka lingvistiko) (2009). Lia Non-Western Educational Traditions (Neokcidentaj klerigaj tradicioj) jam atingis la trian eldonon (2005).

 

    D-ro Reagan transprenas la gvidadon de LPLP de prof. d-ro Humphrey Tonkin, kiu tra tridek jaroj estas administra redaktoro, redaktoro kaj lastatempe ĉefredaktoro de la revuo. D-ro Tonkin daŭre rolos kiel emerita redaktoro, helpante pri redaktado kaj juĝlegado de manuskriptoj. D-ro Reagan estas jam membro de la redakta komitato de LPLP, kaj li kaj d-ro Tonkin estas multjaraj proksimaj kunlaborantoj.

 

    Restos anoj de la redakcia teamo Probal Dasgupta (redaktoro), Mark Fettes (redaktoro), Sabine Fiedler (interlingvistika redaktoro), kaj Frank Nuessel kaj Federico Gobbo (recenzaj redaktoroj).

 

(el uea.org)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng