2013-04-21
 La domoj disfalitaj en la tertremo en Ya'an de Sichuan-provinco |
Je du minutoj post la 8-a horo de la 20-a de aprilo en Lushan de Ya'an-urbo, Sichuan-provinco de Ĉinio ĉe la 30.3° de la norda latitudo kaj 103.3° de la orienta longitudo okazis 7.0-magnituda tertremo kun hipocentra profundeco de 13 kilometroj. La epicentro troviĝas je 35 km for de la urbo Ya'an kaj je 110 km for de Chengdu, la ĉefurbo de Sichuan-provinco. Ĝis la 8-a horo de la 21-a de aprilo en la tertremo 193 homoj mortis aŭ perdiĝis kaj 10 574 vundiĝis. 1097 postskuoj sekvis la tertremon.
Redaktoroj: Su Yijun k Chen Ji
|