2013-04-21
 La ĉina ĉefministro Li Keqiang en la plagita regiono
|
En la 20-a de aprilo, la sama tago de la okazo de la tertremo, la ĉina prezidanto Xi Jinping donis al la aremo kaj armita polico instrukcion pri batalo kontraŭ la tertremo en Sichuan. Li substrekis, ke la tertremo alportis al la vivo kaj posedaĵoj de la lokaj popolanoj grandan perdon. La katastrofo estas ordono. La armeo devas senprokraste partopreni en la savado.
Tagmeze de la 20-a de aprilo la ĉina ĉefministro Li Keqiang aviadile atingis Ya'an, en la sama aviadilo atingis la urbon ankaŭ oficistoj de la Ĉina Ministerio de Trafiko kaj Transportado, tiuj de la Ĉina Tertrema Buroo kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. En la aviadilo ili kunvenis. Post atingo de la plagita regiono Li Keqiang diris al la soldatoj laborantaj por savado, ke nuntempo ankoraŭ estis la ora tempo por savado, la tempo estis urĝa, la savado estu rapida.
Redaktoroj: Su Yijun k Chen Ji
|