Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Por savi la vivon la centra kaj loka registaroj lanĉis urĝan sistemon
2013-04-21


La fajrobrigadanoj savas vivon en ruinoj. 
 

Soldatoj de aerarmeo transportas sav-materialojn al la plagita regiono. 

 

    Post la okazo de la tertremo en la 20-a de aprilo en Ya'an de Sichuan-provinco la savado senprokraste komenciĝis. Laŭ la komandejo de la Fajrobrigada Buroo sub la Ĉina Ministerio de Publika Sekureco la 20-kapa savtaĉmento el fajrobrigadanoj de Sichuan-provinco de nordo eniris en la plagitan regionon kaj aliaj 71 soldatoj desude eniris. Aliaj savantoj en la sama nokto rapidis al diversaj plagitaj urbetoj kaj subprovincoj.

 

    Por batali kontraŭ la tertremo la Ĉina Tertrema Buroo, la Ĉina Ruĝkruca Organizo, la Ŝtata Administracio pri Labora Sekureco de Ĉinio kaj la Ĉina Ministerio de Publika Sekureco kaj aliaj ministerioj senprokraste ekigis urĝan sistemon. Trupoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo(ĈPLA) kaj tiu de la Armita Polico(AP) rapidis al la plagita regiono por tie helpi la popolanojn.

 

    Ĝis nun pli ol 6 000 soldatoj de ĈPLA kaj AP eklaboris en la plagita regiono, krome ankoraŭ pli ol 10 000 soldatoj de la chengdu-a milita regiono kaj de armita polico atendas ordonon.

 

    Ankaŭ helikopteroj kaj skoltaviadiloj partoprenis en la savado, interalie 4 helikopteroj estis el chengdu-a milita regiono, 2 skoltaviadiloj el aerarmeo kaj unu proksim-sensada aviadilo el mararemo.

 

    Samtempe savantoj el diversaj lokoj de la provinco Sichuan rapidis al la plagita regiono.

 

Redaktoroj: Su Yijun k Chen Ji

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng