Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Spira gimnastiko por kuraci pulman emfizemon
2013-04-22

    Ekzercoj kontraŭ pulma emfizemo

 

    Pulma emfizemo ofte atakas mezaĝulojn kaj maljunulojn. Pro longa inflamo kaj mallarĝiĝo de la bronkoj la spirado estas malhelpata, la pulmaj alveoloj tro ekspansiiĝas, kreviĝas kaj perturbas la pulman funkcion. Kronika bronkito, bronka astmo, silikozo kaj pulma tuberkulozo povas kaŭzi pulman emfizemon. Kiam oni suferas tian malsanon, oni tusadas, sputas multe da mukaĵo kaj anhelas. Por kuraci la malsanon, oni devas, krom preni medikamentojn, ankaŭ sin ekzerci ĉefe per spira gimnastiko, ĉar tio povas redukti mukaĵon, mildigi anheladon, veki apetiton kaj pligrandigi vitalan kapaciton.

 

    La spira gimnastiko konsistas el ses ekzercoj. La fundamenta spirado en la unua ekzerco devas esti farata nature, kaj la spirado en la aliaj ekzercoj estas sama kiel en la unua. Kun pliboniĝo de la sanstato oni povas fari la aliajn kvin ekzercojn, ĉiufoje ĉ. 15 minutojn, sen kapturniĝo aŭ laciĝo.

 

    La komenca teniĝo (sama en ĉiuj ekzercoj): stari kviete kaj bonhumore, kun muskoloj malstreĉitaj, aŭ (sidu aŭ kuŝu grava malsanulo) kun piedoj disigitaj tiom larĝe kiel la ŝultroj kaj kun brakoj nature pendantaj malsupren (bildo 1).

 

 

 

    Unua Ekzerco: Fundamentaj Movoj

 

    1. Enspiri per la nazo por mallevi la diafragmon kaj levi la ventron (bildo 2).

 

    2. Elspiri per la buŝo, kun kuntiritaj lipoj kaj ŝvelantaj vangoj, por malhelpi la spiran kanalon kaj ellasi la spiron malrapide tra la buŝo. Samtempe kun tio, mallevi la ventron (bildo 3).

 

    Dua Ekzerco: Brustopremaj Movoj

 

    1. Enspiri, levi la brakojn oblikve supren, etendi ilin malantaŭen kaj ekspansiigi la bruston (bildo 4).

 

 

 

    2. Elspiri klinante la korpon kaj krucante la brakojn, kaj premi per la manplatoj la malsupran parton de la brusto (bildo 5).

 

    Tria Ekzerco: Turnaj Movoj

 

    1. Fari duonpaŝon per la maldekstra piedo maldekstren-antaŭen kaj enspiri, oblikve levante la brakojn maldekstren-antaŭen (bildo 6).

 

    2. Elspiri, turnante la korpon dekstren-malantaŭen kaj svingante la brakojn dekstren-malsupren (bildo 7).

 

    3. Enspiri same kiel en la unua ekzerco.

 

    4. Elspiri kaj repreni la komencan teniĝon.

 

    5-8. Ripeti la movojn en la inversa direkto.

 

    Kvina Ekzerco: Korpoklinaj Movoj

 

 

 

    1. Levi la brakojn horizontale antaŭen kaj enspiri (bildo 8).

 

    2. Turni la korpon maldekstren kaj elspiri turnante la bruston (bildo 9).

 

    3. Enspiri same kiel en la unua ekzerco.

 

    4. Elspiri kaj repreni la komencan teniĝon.

 

    5-8. Ripeti la movojn en la inversa direkto.

 

    Kvara Ekzerco: Korpoturnaj Movoj

 

    1. Levi la brakojn horizontale flanken, ekspansiigi la bruston kaj enspiri (bildo 10).

 

    2. Premi per la maldekstra mano la dekstran-malsupran parton de la brusto, levi la dekstran brakon, klini maldekstren la supran parton de la korpo kaj elspiri (bildo 11).

 

    3. Enspiri same kiel en la unua ekzerco.

 

    4. Elspiri kaj repreni la komencan teniĝon.

 

    5-8. Ripeti la movojn en la inversa direkto.

 

    Sesa Ekzerco: Gamboĉirkaŭprenaj Movoj

 

    1. Levi la brakojn horizontale antaŭen kaj enspiri (bildo 8).

 

    2. Fleksi la maldekstran gambon, klini la korpon, ĉirkaŭpreni la gambon, premi la ventron per la fleksita gambo kaj elspiri (bildo 12).

 

    3. Enspiri same kiel en la unua ekzerco.

 

    4. Elspiri kaj repreni la komencan teniĝon.

 

    5-8. Fari la samon per la dekstra gambo.

 

    La movoj de ĉiu ekzerco povas esti farataj dufoje aŭ kvarfoje, sed la ritmoj devas esti diferencaj ĉe la farantoj de la gimnastiko, ĉar ili spiras ne same rapide.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

   

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng