Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La tertremo en Ya 'an ne vundis grandajn pandojn
2013-04-22


Grandaj pandoj en la bazo Bifengxia manĝas en la paco. 
 

Granda pando trankvile ripozas sur arbo. 

 

    La 7.0-magnituda tertremo okazinta en Ya 'an, Sichuan-provinco de Ĉinio, ne faris damaĝon al la grandaj pandoj en la bazo Bifengxia. La tiufoja tertremo, sama kiel tiu kiu okazis en Wenchuan en la jaro 2008, longtempe daŭris kaj kunportis fortajn skuojn, kiu panikis kelkajn grandajn pandojn. Sed nun ili reprenas la pacon.

 

    Ĝis la 23-a horo de la 20-a de aprilo, reprovizis per elektro kaj interreto la bazon Bifengxia, kie la manĝaĵoj, inkluzive de bambuoj, pomoj kaj karotoj kaj akvo, estas sufiĉe liveritaj al la grandaj pandoj. Multe da laborantoj en la bazo partoprenis en kontraŭtertrema aktivado en la jaro 2008 kaj ili havas sperton por repacigi grandajn pandojn, kiuj estas ja en la stabila stato post flegado kaj prizorgado de la tieaj laborantoj. Tamen oni daŭre faros observon kaj repacigon al la grandaj pandoj.

 

    La bazo per pli forta monitoro kaj antaŭvido protektas la grandajn pandojn, kaj la laborantojn kun viglatento pri postskuoj kaj aliaj postdamaĝoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng