Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
12 vidpunktoj pri 10-jara Libera Folio
2013-04-22

    La unua versio de Libera Folio, kun entute kvar artikoloj, estis enretigita la 11-an de aprilo 2003 kaj publike lanĉita la sekvan tagon. La 12-a de aprilo 2013 do estas la deka datreveno de nia bulteno. Ni petis 21 konatajn esperantistojn respondi unu mallongan demandon: "Kiel vi taksas la signifon de Libera Folio por la Esperanto-komunumo?". La respondoj aperas en la ordo laŭ kiu ili atingis nin.

 

 
    1. Ulla Luin, eksestrarano de UEA:

 

    Libera Folio estas unu el la gravaj informlokoj de la esperanto-komunumo. La artikoloj estas bone kaj profesie faritaj el ĵurnalisma vidpunkto. Kelkfoje la enhavo estas provoka, simile al stilo de vesperaj gazetoj. Dum periodoj mi legas ĝin iom regule, dum aliaj periodoj mankas al mi tempo. Ĝi estas rekomendinda.

 

    2. Bertilo Wennergren, aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko:

 

    El mia propra perspektivo Libera Folio estas maksimume signifa, ĉar ĝi estas praktike la sola Esperanta gazeto, kiun mi legas nuntempe. Sed ankaŭ ĝenerale mi alte taksas ĝian valoron, precipe ĉar la mondo kaj la Esperanto-komunumo nepre bezonas skandalgazetojn, precipe seriozajn skandalgazetojn, kaj tia estas Libera Folio.

 

    3. Probal Dasgupta, prezidanto de UEA:

 

    Miapercepte la plej granda interveno sur la tereno de la presita gazetaro en Esperantujo estis Monato, kiu dekomence emfazis la ekstermovadajn eventojn kaj komentarion. En la sfero de la komunikilaro en la reta epoko, Libera Folio havis plej da potencialo fari simile grandan elpaŝon en la Esperanto-komunumo mem, kiun ĝi emfazas.

 

    Rilate la efektivigadon de iuj normoj (kiel la kontrolado de fonto-fidindeco, la depetado de komentoj de ambaŭ partioj ĉe disputo, la referencado al aliaj informfontoj), kaj rilate la lingvan kaj tipografian nivelon, miajuĝe la bulteno parte ja sukcesis – kaj levis la konscion de la esperantistoj pri la foje neglektata devo observi ĵurnalismajn normojn.

 

    Sed la bulteno montriĝis nekapabla efike trakti la trolojn, parte ĉar komunikejo kiu estas ne nur informeto-afiŝa tabulo por la publiko (kiel la kongreseja rendevua tabelo) nek nur retgazeto devas serĉi treege propran vojon kaj tial instigi diskutojn, kiuj neeviteble allogas ankaŭ la trolojn.

 

    Resume, mi opinias la retbultenon Libera Folio tre sukcesa elpaŝo; mi dankas kaj komplimentas ĝian redakcion pro dek jaroj da persista strebado kaj deziras al ĝi ankoraŭ pli fruktajn jardekojn; mi gratulas la esperantistojn pro ilia efika uzado de la ebloj, kiujn Libera Folio proponas al ili.

 

    4. Renato Corsetti, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio:

 

    Ĝi brile sukcesis el la teĥnika vidpunkto lanĉi novan manieron komuniki de difinita elito de la movado preter la tradiciaj retaj manieroj. Iusence ĝi kuniris aŭ eĉ pli fruis rilate al Vizaĝlibro/Facebook kaj similaj sociaj retejoj.

 

    Ĝi ankaŭ tre bone sukcesis altiri diskutantojn, ĉiam en la rondo de "findiskutismo", do, de tiuj, kiuj ŝatas diskuti pri io ajn, kaj doni ideojn pri tio, kion aliaj faru aŭ ne faru.

 

    Mia ĉefa kritiko estas, ke el la vidpunkto de disvastigantoj de Esperanto ĝi estas relative neutila. Ĝi ĉefe koncentriĝas al problemetoj (la sekretario de la nov-zelanda asocio insultis la prezidanton) kaj tute preterlasas la enuajn agadojn (oni instruas Esperanton en la universitato de Braziljo aŭ oni dissendis televidajn intervjuojn en Nikaragvo).

 

    5. Cindy McKee, kuntradukinto de Linukso kaj WordPress, aŭtoro de Beletra Almanako:

 

    Laŭ mia scio, Libera Folio estas la sola tagĵurnala formo de novaĵejo por la Esperanta Movado. Pro tiu atento al aktualaĵoj koncerne la Movadon, LibFol iĝis ĉiutaga ircelo en la centro de la esperantuja 'vilaĝo'.

 

    Mi scias ke Libera Folio ne volas esti forumo. Sed ĝi efektive ja estas forumo por la movadanoj; tre vigla forumo. En LibFol, personoj diskutas, konsentas, polemikas kaj klaĉas. Kelkaj venas por senesperi pri la sorto de la esperanta vilaĝo dum tiu kunvenado eĉ solidigas senton de komunumo.

 

    Esperantismo estas interkultura kontakto kaj komuna sento de homeco. Ni bezonas interretajn ircelojn ne nur por ricevi novaĵojn pri la komunumo Esperantujo, sed ankaŭ por levi nin el nia fizika, etna, nacia ĉirkaŭaĵo kaj porti nin al la komuneco de la homaro.

 

    6. Erin Piateski, aktivulo de Lernu.net kaj de ESF:

 

    Mi dum jaroj ĝuis legadon de Libera Folio, ĉar laŭ mi ĝi estas la plej fidinda fonto de aktualaj kaj interesaj informoj pri la Esperanto-komunumo. Mi aprezas la profesiecon de la paĝaro, aparte la aferon ke en ĝi mi trovas nur verajn novaĵojn, kaj ne raportojn pri sukcesaj jarkunsidoj kaj Zamenhof-bankedoj. Mi ofte rekomendas Liberan Folion al la lernantoj ĉe lernu.net, ne nur pro la interesa enhavo, sed ankaŭ pro la lingva nivelo, kiu estas tre alta ne nur en la artikoloj mem, sed ankaŭ en la sekvaj komentoj kaj diskutoj.

 

    7. Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO:

 

    Por mi Libera Folio ekzistas "ekde ĉiam" ĉar mi aperis en Esperantujo samjare, nur kelkajn monatojn poste. Ĝi ĉiam rolas kiel la plej aktuala liveranto de movadaj informoj (nu, kompreneble krom Facebook kaj klaĉoj), pro kio ĝi estas multe pli utila ol la paperaj movadaj revuoj. Tekstojn en ĝi, malgraŭ plej ofte tre alta kvalito, valoras tamen foje legi kun ioma rezervo. Okazadas ja, ke frape sonanta titolo portas ne tiom emociigan enhavon, kio ne estas eco dezirata ĉe altkvalita gazeto. Okazadas ankaŭ, ke plurajn aferojn eblus facile klarigi antaŭ publikigo, se la koncernaj personoj estus kontaktitaj. Kompreneble tamen tiaj fojaj kritikindaĵoj ne povas malvidebligi tre gravan kaj valoran rolon, kiun havas Libera Folio por la Esperanto-movado.

 

    En tiu ronda naskiĝtago mi deziras al Libera Folio jardekojn kun pli aŭ malpli seriozaj, sed ĉiam pli kaj pli kvalitaj artikoloj.

 

    8. Toño del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio:

 

    La ĉefa graveco de Libera Folio estas simple la normaleco. Ĉiu socio, eĉ se malgranda kiel tiu nia, bezonas sendependan raportadon kaj senpartian kritikadon, nome, ĝi bezonas ĵurnalismon. Kaj kiom ajn oni povas kritiki aspektojn de la moderna ĵurnalismo, ĝia malĉeesto estas perversa por la komunumo.

 

    Ankaŭ nia malgranda Esperanto-socio bezonas tiajn esprimilojn, kaj Libera Folio estas unu el la tre malmultaj gazetoj situantaj ekster la organizita movado kiuj povas doni tiun kritikan kaj samtempe lojalan alrigardon kiun Esperantujo bezonas. Mi kutimas insisti ke, kontraŭe al oftaj memkritikoj, nia movado estas sufiĉe normala, konsiderante nian malgrandecon, kaj la ekzisto mem kaj la funkciado de Libera Folio pruvas ke ankaŭ tiurilate nia komunumo kapablas elteni sendependan ĵurnalismon kaj profiti el ĝi.

 

    Ni krome bonŝancas ke la ĉefredaktoro bone konas sian metion: kiel elekti temojn, kiel redakti titolojn kaj resumojn, kiel intervjui invititojn. Tio estas tre dankinda en ĝenerale amatoreca movado kiel la esperantista.

 

    Iuj homoj ŝajne ne komprenas tiun rolon de sendependa revuo kaj ne konas la regulojn de profesia ĵurnalismo, kaj insidas per la nomado de Libera Folio kiel "klaĉgazeto". Nu, se mi devus kritiki ĝin, mi elektus ĝuste la malĉeeston de klaĉoj kiel unu el la malfortaĵoj!

 

    9. Ulrich Becker, eldonisto:

 

 
    Antaŭ dek jaroj, Libera Folio sendube estis la avangarda reta institucio de la Esperanto-komunumo. En tempo, kiam multaj aliaj retaj entreprenetoj de esperantistoj restis dumtempaj eksperimentoj, Libera Folio tuj de la komenco havis, kio necesas por longdaŭra reta sukceso: klaran, facile uzeblan dizajnon, profesiecajn agantojn kaj sufiĉan gradon de malfermeco. Verŝajne tiuj samaj faktoroj certigis, ke ĝi restis ĝis hodiaŭ tiel grava movada informejo kaj diskutejo en la reto. Tenadi la enhav-politikan ekvilibron (je ĉies gusto kaj ideologio) certe ne ĉiam estis eble, sed ĉiukaze, Libera Folio ĉiam pikadis el niaj propraj rondoj, kiel decas al bone provoka ĵurnalismo.

 

    10. Mark Fettes, kandidato por prezidanto de UEA:

 

    Mi vidas en la ekesto kaj evoluo de Libera Folio bonvenan signon de la kreskanta maturiĝo kaj memfido de la Esperanto-movado. Kvankam la redakcio foje kulpas pri troa sensaciemo, kaj la kvalito de la komentoj-diskutoj estas tre varia, la revuo tamen portis freŝan venton de diversaj perspektivoj al multaj okazaĵoj kaj aktualaj temoj. Por mi ĝi certe listiĝas inter la plej legindaj Esperanto-periodaĵoj, ne tiom por profundaj analizoj, kiom por vivecaj kaj pensigaj enrigardoj en la kredojn kaj konduton de la nuntempa esperantistaro.

 

    11. Reinhard Haupenthal, ne eldonisto:

 

    De kiam vi kondutis kiel nebridebla faŝisto absolutigante vian propran star-punkton kaj rifuzante argumenti pri faktoj – ne pri viaj kapricoj – vi certe komprenas, ke mi ne respondos al via demando. Ne vane, el difinita angulo oni difinas Liberan Folion kiel skandal-gazeton. Vi faras ĉion por submasoni tian sintenon.

 

    12. Rogener Pavinski, redaktoro de Kontakto:

 

    Dum tiuj 10 jaroj, Libera Folio firmiĝis kiel neŭtrala kaj serioza fonto de informoj pri la Esperanta movado kun sendube granda servo por ĝia komunumo. Tamen, la retejo daŭre malbele aspektas en mia poŝtelefono kaj la plejmulto da informoj tie estas malĝojiga, do viziti ĝin estas preskaŭ ĉiam deprime. Aldone, mankas tie sekcio kun nudaj virinoj.

 

(El Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng