Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio dankas la internacian socion pro ĝia konsolo kaj subteno
2013-04-22


Fajrobrigadano el Ya'an savis knabinon el ruino de la tertremo. 

 

    La 21-an de aprilo Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke post okazo de la 7.0-grada tertremo en Lushan-gubernio de la urbo Ya'an, Sichuan-provinco, Ĉinio, la internacia socio tuj esprimis al la ĉina registaro kaj ĝia popolo sian konsolon kaj subtenon. Kelkaj landoj proponas liveri al Ĉinio diversformajn helpojn. La ĉinaj registaro kaj popolo kore dankas ilin pro tio. Li diris, ke nun la ĉina registaro plenforte faras savadon, kaj estas sufiĉaj ĉinaj fortoj por savado, kuracado kaj materialoj por savado. Konsiderante la trafikan kaj komunikan staton de la regionoj trafitaj de la tertremo nuntempe Ĉinio ne bezonas savtaĉmentojn, kuractaĉmentojn kaj savmaterialojn de aliaj landoj.

 

    Qin diris: "Se estos bezono, ni prezentos nian helppeton al rilataj landoj. La Ruĝa Kruco de Ĉinio jam publikigis sian komunikan manieron por akcepti monhelpon de la internacia socio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng