Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ban Ki-moon esprimis malĝojon pro la tertremo en Ya 'an
2013-04-22


Ban Ki-moon 

 

    La 21-an de aprilo Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, faris deklaron per sia proparolanto, kaj esprimis malĝojon pro la tertremo en Ya 'an, kiu kaŭzis la morton kaj vundiĝon de homoj.

 

    Li en la deklaro esprimis sian elkoran kondolencon al la ĉina registaro kaj al la ĉina popolo, kaj ankaŭ sian profundan simpation al la familianoj de la viktimoj kaj al al personoj trafitaj de la katastrofo. Li asertis, ke la Unuiĝintaj Nacioj estas pretaj por doni helpon al Ĉinio kaj por mobilizi necesajn internaciajn subtenojn.

 

    Ĝis la 17-a horo de la 21-a de aprilo la tertremo kaŭzis la morton de 184 homoj, perdon de 24 homoj kaj vundiĝon de 11,826 homoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng