Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Amo
2013-04-23

de MIAO TAO

 

    Matene silento regis sur strato. 18- aŭ 19-jara knabo malfacile iris sur dua-etaĝan balkonon ĉe stratangulo kaj per la manoj sin apogis sur la balustrado. Malsaneca, li enspiris freŝan aeron plenpulme kaj estis preta ridete donaci sian elkoran saluton al pasantoj preter la domo.

 

    "Saluton, avo!" La unua ĝuanto de lia saluto estis maljuna stratpurigisto.

 

    "Saluton, knabo!" La maljunulo direktis sian rigardon al la malforta voĉo.

 

    "Hodiaŭ la vetero estas tre bona. Ĝojon al vi dum la tuta tago!"

 

    "Dankon!"

 

    Poste paro da junaj geedzoj irantaj al laboro ricevis lian afablan saluton.

 

    "Saluton! Feliĉon al vi!" la knabo svingis la manon al ili.

 

    "Dankon! Ankaŭ al vi..."

 

    La edzino foriris kokete sin apogante al ŝultro de sia edzo.

 

 

 

    Pasis tago post tago. La knabo ĉiam akurate staris sur la balkono por ridete regali pasantojn per sia elkora saluto. Se pluvis, li atentigis la pasantojn, ke ili ne falu.

 

    Poste proksimaj loĝantoj, kiuj ĉu iris al laboro ĉu faris matenan korpo-ekzercadon, sciis pri la knabo kaj ŝatis iri sur la strato. Por akiri lian saluton, iuj eĉ preferis iri pli longan vojon.

 

    Unu jaron poste, la knabo ne vidiĝis sur la balkono. Pasis tagoj. Komence oni ne multe pensis pri tio kaj poste naskiĝis ĉe ili nekompreno pri lia neapero.

 

    Iumatene, sub la balkono kolektiĝis multaj loĝantoj kvazaŭ interkonsentite, inter kiuj troviĝis la maljuna stratpurigisto kaj la juna geedza paro kun sia bebo.

 

    Sur la balkono la patrino rakontis pri la filo.

 

    Antaŭ kelkaj jaroj la knabo jam sciis, ke li estas trafita de ostokancero. Por li la plej neeltenebla estis ne la baldaŭa morto, sed la forta doloro kaŭzita de plivastiĝo de kancerĉeloj en lia korpo, kiuj neebligis al li ordinaran agadon. Nenion li povis fari krom saluto al aliaj ĉe tagiĝo, kun la celo, ke la ricevintoj de lia saluto havu bonan humoron por komenci novan tagon.

 

    En tiuj tagoj la knabo dronis en ĝojo. Kvankam la plivastiĝantaj kancerĉeloj turmentis lin tutnokte kaj li nur per sendoloriga medikamento mildigis la fortan doloron, tamen ĉe tagiĝo li penege ellitiĝis kaj iris al la balkono...

 

    Antaŭ sia morto la knabo petis, ke la patrino transdonu lian lastan bondeziron al ĉiuj.

 

    Por memori la bonkoran knabon, oni kutime nomas la straton Paca Strato...

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj XieRuifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng