2013-04-23 En antikveco oni ofte ĉasis kun ĉasaglo kaj ĉashundo. Iu homo ne konis aglon, kaj aĉetis anseron anstataŭ aglon. Li kunportis la anseron en ĉasado.
Li vidis, ke en malproksima loko kuras leporo. Li tuj ĵetis la anseron supren, por ke ĝi kaptu la leporon. Ĉar ĝi ne povis flugi kaj rapide falis teren. Li forte reĵetis ĝin, kaj refoje ĝi falis teren.
Kun deprimita mieno la malfeliĉa ansero alproksimiĝis al la homo kaj diris: "Mi estas ansero, kaj mi neniel povas kapti leporon kiel ĉasaglo. Bonvolu ne turmenti min plu."
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj XieRuifeng |