2013-04-23 Estis duonklerulo, kiu tre enviis al la erudiciuloj elegantajn parolturnojn. Foje li aŭdis de aliaj kliŝan vorton "Kia sensencaĵo". Li tre interesiĝis pri ĝi kaj ripetis ĝin foje refoje.
Iutage antaŭ ol li transiris riveron per boato, subite li forgesis la kliŝan vorton "Kia sensencaĵo". Li serĉis ĝin ĉirkaŭ la boato.
Vidinte tion, la boatisto demandis lin: "Kion vi serĉas?"
La duonklerulo respondis: "Kliŝan vorton."
La boatisto diris: "Ĉu vorto povas perdiĝi? Kia sensencaĵo!"
La duonklerulo plendis: "Vi jam trovis kaj prenis mian 'Kia sensencaĵo', kial vi ne redonis ĝin al mi?"
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj XieRuifeng |