Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina vicĉefministro Wang Yang gvidas la laboron kontraŭ la tertremo
2013-04-23


Wang Yang vizitas savantojn en la plagita regiono. 

 

    La 21-an de aprilo ĉina vicĉefministro Wang Yang gvidis la laboron kontraŭ la tertremo okazinta en la gubernio Lushan de la urbo Ya 'an, Sichuan-provinco. Li vizitis popolanojn en malnova urbo de Lushan kaj akceptejojn de suferantoj de la tertremo. Li ankaŭ per helikoptero atingis la regionon, kie la trafiko kaj la komuniko restas ankoraŭ en paneo post interrompo pro la tertremo, kaj kondolencis la suferantojn kaj la savantojn.

 

    Wang diris, ke oni devas hejmo post hejmo serĉi homojn kovritajn en la ruino en la plej valoraj 72 horoj por savi pli multajn popolanojn. Oni devas plifortigi monitoron de postskuoj kaj antaŭvidon de postdamaĝoj por preventi novan vundiĝon aŭ morton. Oni devas pli rapide transporti helpmaterialojn al la plagitaj regionoj kaj doni tendojn, akvon kaj manĝaĵojn al la suferantoj. Trafiko, komuniko kaj elektro devas esti refunkciitaj, kaj rubaĵoj devas esti ĝustatempe forigitaj por antaŭzorgi epidemion. Oni ankaŭ devas pli bone direkti la savadon kaj kunordigi la membrojn, materialojn, instrumentoj kaj aŭtojn por fari sciencan savadon. Direktoroj de la savado devas atenti pri retroefikoj de la plagitaj regionoj por plibonigi mezurojn kaj fari efikan laboron.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng