Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis en Jerusalemo la 7-a Azia Kongreso de Esperanto
2013-04-23


S-ro Zhou Mingwei(dekstre), prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj s-ro Sasaki Teruhiro 
 

S-ro Zhou Mingwei(dekstre) parolas kun s-roj Sasaki Teruhiro kaj Amri Wandel(meze).
 
 

S-ino Chen Shi(la dua de maldekstre), direktorino kaj ĉefredaktorino de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, s-ro Yu Tao(la unua de dekstre) vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL kaj Wang Ruixiang, direktoro de la oficejo de la Ĉina Esperanto-Ligo kunfotiĝas kun s-ro Pepe Afollo, vicurbestro de Jerusalem.
 
 

La ĉina delegacio kunfotiĝas kun s-roj Sasaki Teruhiro kaj Amri Wandel antaŭ la kongresejo.
 

 

    En la 19-a de aprilo inaŭguriĝis la 7-a Azia Kongreso de Esperanto en Jerusalemo de Israelo. La renkontiĝon ĉeestis 192 personoj el 27 landoj. Estas la unuafoje, ke la kongreso okazis en mez-orienta. La kongresa temo estas ekologio de paco - kunvivado de homo, medio kaj naturo. S-ro Pepe Afollo, vicurbestro de Jerusalem porokaze faris entuziasman prelegon, kio ĝojigas la kongresanojn.

 

    Partoprenis en la kongreso s-ro Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj la de li gvidata 7-kapa delegacio. Antaŭ la inaŭguro li intervidiĝis kun s-ro Sasaki, prezidanto de KEAM kaj s-ro Amri Wandel, LKK-prezidanto de la 7-a Azia Kongreso. S-ro Sasaki Teruhiro dankis la klopodon far de Esperanto-Ligo en Israelo kaj KEAM. Li ankaŭ esprimis sian dankon al Ĉinio pro la subtenado. Li esperas, ke la kongresanoj ĝuos la E-etoson, kaj tie interŝanĝos opiniojn kaj elĉerpi pensojn pri la paco.

 

    S-ro Sasaki Teruhiro diris, ke en la pastintaj jaroj la ĉina registaro finance kaj politike subtenas la E-movadon, kio prosperigas E-karieron. Li esperas, ke la Ĉina Esperanto-Ligo gvidata de s-ro Zhou Mingwei povas sane kaj konstante progresigos la ĉinan E-movadon.

 

    S-ro Amri Wandel diris, ke Jerusalemo estas sanktejo de 3 grandaj religioj, judisma, kristisma kaj islama. Ĝi estas internacia Pacurbo. Ĉar la nomo de Jerusalemo enhavas kunligitan signifon: Urbcentron kaj pacsaluton. La israelanoj tre ŝatas pacan karieron kaj esperas, ke juduloj, araboj kaj aliaj nacioj povos pace vivi en la komuna kvartalo. Esperanto estas paca kaj pont-lingvo, per kiu antaŭe oni povis kontakti reciproke kaj nunaj israelaj esperantistoj esperos daŭrigi la rilatojn.

 

    S-ino Chen Shi, direktorino kaj ĉefredaktorino de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj s-ro Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL kaj ĉeestis la intervidiĝon.

 

(Jiang Limin)

Redaktoro: Chen Ji

4

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng