Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping esprimis dankon al la internacia komunumo pri la subtenado al la kontraŭ-tertrema batalo
2013-04-24


Xi Jinping akceptas akreditaĵon de Masood Khalid, nova ambasadoro de Pakistano.

 

    La 22-an de aprilo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping akceptis akreditaĵojn de novaj ambasadoroj de naŭ landoj, inkluzive de Pakistano, Hispanio kaj aliaj, en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio.

 

    Xi Jinping bonvenigis la nove senditajn ambasadorojn kaj petis ilin transdoni sian saluton al la gvidantoj kaj popoloj de iliaj landoj. Li diris, ke li esperas, ke tiuj novaj ambasadoroj kontribuos por akceli la rilatojn kun Ĉinio.

 

    Xi Jinping diris, ke post la tertremo okazinta en Lushan, Sichuan-provinco, la internacia komunumo montris simpatio, kondolenco kaj subteno al la ĉina registaro kaj al la ĉina popolo per diversaj manieroj, kio plene reflektas la amikecon al la ĉina popolo kaj levas la batalajn volon kaj decidon de la popolanoj kontraŭ la katastrofo. Li, en la nomo de la ĉina registaro kaj ĝia popolo, sincere dankas la registarojn kaj popolojn de rilataj landoj kaj la internacian komunumon. Ni firme kredas, ke sub la ĝusta gvidado de la ĉina registaro kaj la helpado de la internacia komunumo, ĉiuj ĉinaj popolanoj solidariĝas por venki la katastrofon kaj rekonstrui la hejmon.

 

    La ambasadoroj transdonis la kondolecojn de siaj landoj al Ĉinio. Ili kredas, ke la ĉina registaro kaj ĝia popolo certe akiros la sukceson en la laboroj kontraŭ la tertremo, kaj, siaj landoj daŭre liveros subtenadon al Ĉinio. Ili klopodos por antaŭenpuŝi la amikecajn kunlaborojn kun Ĉinio.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng