Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Paŝtisto kaj Feino (1)
2013-04-24

    Laŭdire, antaŭ tre tre longe ĉe la piedo de Changbai-montaro vivis bela junulo, jam 16-jara. Liaj gepatroj mortis en lia infaneco. Oni ne sciis lian nomon, nur sciis, ke li vivtenis sin per paŝtado por riĉulo, tial ĉiuj nomis lin paŝtisto.

 

    La paŝtisto estis bonkora kaj helpema. Li respektis maljunulinojn kaj amis infanojn. Li estis ankaŭ lerta en flutado. En somera vespero, ĉu viroj aŭ virinoj, ĉu maljunuloj aŭ junuloj, ĉiuj ŝatis aŭskulti lian flutadon sidante sub la luno.

 

    Iun tagon, la paŝtisto paŝtis bovojn kaj ŝafojn sur monto. Dum la gregoj manĝis herbojn, li ludis fluton sidante sur ŝtono. Li ĝoje flutis kaj subite vidis, ke bela cervo rulfalis de roko. Vidinte la paŝtiston, la cervo tuj genuiĝis kaj petis: "Bonkora junulo, helpu min! Ĉasisto persekutas min." Je la diro ĝi larmis.

 

    Anstataŭ diri ion, la bonkora paŝtisto tuj lasis sian fluton, malligis faskon da brulligno kaj kovris la cervon. Kaj li denove ekludis la fluton.

 

    Post nelonge, en trotado kaj henado de ĉevalo, venis ĉasisto, kiu malĝentile kriis:

 

    "He! Knabo, ĉu vi vidis malgrandan cervon?"

 

    La paŝtisto daŭre ludis sian fluton, kvazaŭ li ne aŭdus lin.

 

    "He, knabaĉo! Ĉu viaj oreloj estas ŝtopitaj? Ĉu vi ne aŭdis mian demandon?"

 

    La paŝtisto ankoraŭ ne donis respondon kaj daŭre flutis.

 

    Kolerigite, la ĉasisto saltis de sur la ĉevalo, deprenis la fluton el lia mano, kaptis la paŝtiston je la orelo kaj refoje demandis: "Knabaĉo, ne ŝajnigu vin surda! Mi demandas vin, ĉu vi vidis malgrandan cervon."

 

    La paŝtisto sin liberigis de la ĉasisto kaj reprenis la fluton. Li diris tra la nazo: "Hm! Kiel mi povis vidi ĝin? Mi gardis ĝin por vi!"

 

    Tion aŭdinte, la kolera ĉasisto nur povis sidiĝi sur la ĉevalo kaj forgalopis en arbaron.

 

    Kiam la ĉasisto rajdis sufiĉe foren, la malgranda cervo elŝoviĝis el sub la brulligno, genuiĝis kaj profunde riverencis al la paŝtisto. La paŝtisto starigis ĝin kaj demandis: "Kie vi loĝas? Kiel danĝere estas, ke vi iris sola sen akompano de viaj gepatroj."

 

    La cervo diris: "Mi estas ludaĵo de feinoj. Laŭ la ordono de nia reĝo, mi servis al la feinoj de la Ĉiela Palaco, kiam ili malsupreniris al la tero por bani sin en Tianchi-lago sur Changbai-montaro. Hodiaŭ mi senatente renkontis la kruelan ĉasiston. Mi ŝuldas al vi mian saviĝon. Mi ne scias, kiel mi povas rekompenci vin."

 

    Poste la cervo demandis la paŝtiston pri lia pasinteco. La paŝtisto diris, ke liaj gepatroj mortis en lia infaneco kaj li fariĝis paŝtisto de riĉulo.

 

    Tion aŭdinte, la cervo diris: "Sur la ĉielo vivas sep belaj feinoj. Ĉiun Oran Tagon*, ili trapasas la ĉielarkon kaj flugas al Tianchi-lago sur Changbai-montaro por bani sin. La plej honesta kaj ĉarma estas la sepa feino. Kiam ili venos venontfoje, vi ŝtele forprenu la vestojn de la sepa feino kaj kaŝu ilin. Tiam ŝi fariĝos via edzino kaj vi vivos feliĉan vivon."

 

    La paŝtisto ekstaziĝis de la konsilo de la cervo.

 

    Fine la cervo aldonis: "Nepre memoru, ke vi ne povos redoni la vestojn al ŝi, malgraŭ ke vi geedziĝos. Se tio estos nepre necesa, vi redonu post kiam ŝi naskos la trian filon."

 

    La paŝtisto kapjesis. La cervo diris al li: "Estonte kiam hazarde vin trafos malfacilo, venu ĉi tien kaj voku min trifoje." Post tio ĝi rapide kuris en la densan arbaron.

 

    De tiam, la paŝtisto malpacience atendis la Oran Tagon.

 

    Fine venis la tago kaj li alvenis en la lagon Tianchi. Kiel serena tago! Kiel karesa suno! La paŝtisto ludis sian fluton. La agrabla sono disvastiĝis en la aero. Li ĝoje flutis kaj flutis, kaj subite vidis ekbrilon: Sur la lazura ĉielo aperis bela ĉielarko kaj per ĝi venis sep delikate belaj feinoj en multkoloraj silkaj vestoj kaj jupoj. Ili malrapide surteriĝis apud la lago Tianchi.

 

 

 

    Tiutempe, la paŝtisto jam kaŝis sin malantaŭ dika saliko..

 

    La feinoj malvestis sin en gaja pepado.

 

    La unua feino diris: "Kial rava flutado!"

 

    La tria feino diris: "Mi klare vidis junulon fluti ĉi tie. Kiel li malaperis en palpebrumo?"

 

    La sepa feino diris:"Li flutas pli rave ol la muzika grupo de la Ĉiela Palaco.

 

    (Daŭrigota en la sekva numero)

 

    ---

 

    * La kore-nacianoj nomas la semajnajn tagojn per luno, fajro, akvo, ligno, oro, tero kaj suno: La Ora Tago estas vendredo.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj XieRuifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng