Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tutjara psikologia helpo al suferantoj de la tertremo en Lushan
2013-04-24

de WU JINGJING

 


Psikologo konsolas knabon kiu perdis sian patron en la tertremo en Wenchuan. 
 

Psikologia ludo en tertrem-trafita regiono 

 

    La 22an de aprilo raportisto de la Novaĵ-Agentejo Xinhua informiĝis el la Ĉina Akademio de Sciencoj, ke la suferantoj de la tertremo en Lushan estis fizike kaj mense vunditaj, kaj tial la akademio tuj komencis prepari unujaran psikologian helpon al la suferantoj kaj jam sendis fakulojn al la tertremo-trafita regiono por psikologia helpo.

 

    Fakuloj el Pekino kaj psikologoj de la Oficejo por Psikologia Helpo de la Instituto pri Psikologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj en Beichuan, Sichuan-provinco, jam atingis la trafitan regionon. Per la teknikoj de psikologia interveno ili helpos la vunditojn, disvastigos sciojn pri la mensa sano por redukti malsanojn pro psikologiaj kaŭzoj, konsolos savlaborantojn por altigi la laborefikon, kaj liveros psikologian servon per mikroblogoj kaj aliaj novaj komunikiloj.

 

    La psikologoj diris, ke dum la rekonstruado post la tertremo en Lushan oni devas doni pli da konsideroj al la mensa sano de la popolo. Subtenaj informoj de la registaro, precipe trafaj informoj pri la katastrofo, materialoj kaj politiko per televido, interreto, radio kaj aliaj komunikiloj, povas efike restarigi la senton de sekureco ĉe la popolamasoj. Dum la batalo kontraŭ la katastrofo oni devas zorgi pri la mensa sano de la savantoj kaj helpantoj per psikologia mem-edukado, monitorado de la mensa sano kaj aliaj rimedoj. Psikologia helpo post katastrofo devas priatenti kulturan konstruadon de la komunumoj kaj starigon de platformo de interhomaj kontaktoj por rehavigi la senton de socia aparteno.

 

    En la lastaj jaroj la Instituto pri Psikologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj liveris psikologian helpon post la naturaj katastrafoj en Wenchuan, Yushu kaj Zhouqu, kaj sisteme studis kaj aplikis modelojn kaj ŝlosilajn teknikojn de psikologia helpo en regionoj trafitaj de gravaj naturaj katastrofoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng