Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Epidemiologoj laboras en la tertrem-trafita regiono
2013-04-25


Desinfekto ĉe strato en Lushan 
 


Desinfekto ĉe portempaj loĝejoj 

 

    Post la tertremo en Lushan teamo de epidemiologoj el la Milita Hospitalo 302 de Ĉinio rapide reagis por helpi la regionon trafitan de la tertremo. Ili flugis de Pekino al Lushan en la 21a de aprilo kaj komencis kuracadon de vunditoj, preventon kaj regadon de epidemio.

 

    La Milita Hospitalo 302 estas hospitalo de infektaj malsanoj, plej granda en Ĉinio kaj plej prestiĝa en la ĉina armeo. Ĝi akumulis riĉajn spertojn en la kuracado de infektaj malsanoj kaj en la preventado kaj regado de epidemiologio post naturaj katastrofoj. Kun riĉaj spertoj de nemilitaj taskoj la grupo plurfoje plenumis taskojn por kuracado de vunditoj de la tertremoj en Wenchuan, Yushu kaj Haitio, kaj taskon de la humana helpo por eskortado de la internacia humana helpo ĉe la Adena Golfo.

 

    En Lushan la teamo respondecas pri gvidado de kuracado, desinfekto de la medio, monitorado kaj regado de epidemio kaj aliaj sanitaraj laboroj. Samtempe ili trejnas soldatojn batalantajn kontraŭ la tertremo kaj la lokajn popolanojn pri scioj de sano, psikologia helpo kaj prevento de epidemio.

 

    La dua teamo de la hospitalo estas preta.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng