Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina Aerarmeo unuafoje liveris per paraŝutoj manĝaĵojn al la tertrem-trafita regiono de Sichuan, Ĉinio
2013-04-25


Por ne difekti la objektojn helikoptero alteriĝas sur kampo. 
 

Laborantoj elprenas manĝaĵojn kaj aliajn objektojn. 

 

    Je la 3-a kaj 59 minutoj posttagmeze de la 22-a de aprilo, aerarmea divizio de la Milita Regiono de Chengdu sendis 19 helikopterojn por liveri manĝaĵojn per paraŝutoj al la tertrem-trafita regiono, inkluzive de Taiping-urbeto, Baoxing-gubernio kaj Baosheng-subgubernio de la provinco Sichuan.

 

    Tio estas la unuafoja paraŝutigo de nutraĵoj al la viktimoj de la katastrofo en la plej gravaj 72 horoj post la 7.0-magnituda tertremo okazinta en Lushan, Sichuan-provinco. Ĝis la 23-a, jam tri helikopteroj atingis la destinitajn lokojn. La paraŝutigitaj objektoj plejparte estis manĝaĵoj kaj pezis 5 aŭ 6 tunojn. Laŭ raporto, ĉ. 300 homoj estas izolitaj pro la katastrofo en Taiping-urbeto. Pro tio, ke la konstruaĵoj tute disfalis, la vilaĝanoj urĝe bezonas puran akvon, manĝaĵojn kaj tendojn. Samtempe, multaj beboj ne havas laktopulvoron. La surloka signalo de la poŝtelefonoj estas tre malforta, kaj oni malfacile faras kontaktojn kun la eksteraj regionoj. La objektoj de la ĉi-foja paraŝutado totale pezis 17.7 tunojn. Krome, la armeanoj elportis 3 homojn serioze vunditajn kaj 6 homojn negrave vunditajn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng