Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Paŝtisto kaj Feino (2)
2013-04-25

    La feinoj demetis siajn vestojn kaj kroĉis ilin sur branĉojn, poste ili saltis en la lagon.

 

    La Ĉiela Palaco estis tre komforta, tamen longa banala vivo tedis la feinojn. Post la tuta enuiga vintro, nun ili en la lago Tianchi kun malvarma akvo gaje distris sin plaŭdigante akvon. Ili verŝis akvon unu sur alian kaj ĉion forgesis.

 

    Kiam la feinoj dronis en gaja distrado en la lago, la paŝtisto ŝtele forprenis la vestojn de la feinoj kaj kaŝis aparte la vestojn de la sepa feino en la sino.

 

    Estis tempo reveni al la Ĉiela Palaco. Kiam la feinoj iris sur la bordon por vesti sin, ili tute konsterniĝis rimarkinte, ke malaperis iliaj vestoj, kaj restis nur gaztuko sur branĉo.

 

    Kiam la feinoj kun maltrankvilo serĉis ĉie la vestojn, subite ili aŭdis melodion de fluto. Ili levis la kapon kaj vidis, ke sub la saliko staras brava junulo rave flutanta.

 

    La feinoj diris unu al aliaj: "Estis certe, ke tiu junulo kaŝis niajn vestojn, ni deprenu ilin de li." Sed la sep knabinoj estis tute nudaj, kiel ili povus iri antaŭ la junulon? La unua lasis la duan aliri, la dua lasis la trian … Ili ĉiuj volis, ke iu alia iru. Fine la sepa feino vole nevole diris: "Mi iru." Ŝi ĉirkaŭvolvis la malsupran korpon per la gaztuko kaj iris al la paŝtisto. Starante fore de la paŝtisto, ŝi kriis:

 

    "He, junulo! Ĉu vi vidis niajn vestojn?"

 

    La paŝtisto ĉesis fluti kaj ĵetis rigardon al la feino. Li tuj sentis, kvazaŭ leviĝus plenluno antaŭ li. Kiel bela ŝi estis! Sendube ŝi estas la sepa feino. Li ruĝiĝis kaj mallevis sian kapon, dirante: "Jes, mi kaŝis viajn vestojn. Se vi volas, ke mi redonu ilin al vi, vi devas plenumi mian peton."

 

    La feino haste demandis: "Kian peton?"

 

    La paŝtisto honteme diris: "Vi edziniĝu al mi."

 

    La feino ĵetis rigardon al la paŝtisto kaj kun rideto kapjesis al li. Poste ŝi kuris al siaj fratinoj kaj diris tion al ili.

 

    La fratinoj ne volis forlasi sian karan plej junan fratinon, tamen ili ne povis reiri al la Ĉiela Palaco sen vestoj, tial ili ne povis ne konsenti la peton de la paŝtisto.

 

    La paŝtisto ĝoje redonis la vestojn al la ses feinoj. La ses feinoj, adiaŭinte la sepan feinon kaj paŝtiston, malrapide flugis al la Ĉiela Palaco, starante sur la ĉielarko.

 

    La paŝtisto edziĝis kun la sepa feino, kaj ilia vivo pleniĝis de ĝojo. Ili konstruis tri pajlajn kabanojn. Ĉiutage la paŝtisto paŝtis kaj la feino teksis. Ili vivis tre dolĉe.

 

    La feino estis tiel diligenta, ke neniu povis sin kompari kun ŝi. Kiam ŝia edzo iris paŝti, ŝi akompanis lin ĝis la pordo; kiam la edzo revnis hejmen, ŝi tuj prezentis al li neĝblankan rizaĵon kaj delikatan salaton el freŝa legomo.

 

    La feino ne nur bonkora, sed ankaŭ lerta. La floroj, kiujn ŝi brodis, aromis kiel veraj, kaj la birdoj sur ŝia brodaĵo kvazaŭ estus elflugontaj.

 

    Rapide pasis tri jaroj kaj tri monatoj post ilia geedziĝo, kaj ili havis du filojn amindajn kaj sanajn. Kiel mirinde, ke la du infanoj povis diri "paĉjon" kaj "panjon" unu monaton post la naskiĝo kaj povis kuri du monatojn post la naskiĝo. La geedzoj estis feliĉaj pro la beboj, kaj ili ĉiutage distriĝadis kune kun siaj amindaj infanoj.

 

    Tri jaroj kaj tri monatoj en la homa mondo estis nur tri monatoj kaj dek tagoj en la Ĉiela Palaco. De kiam la sepa feino edziniĝis al la paŝtisto, la ses fratinoj kaŝis tion antaŭ la gepatroj tri monatojn kaj dek tagojn. Kiam la gepatroj demandis pri la sepa filino, ili ĉiam diris, ke ŝi estis en teksado aŭ en brodado. Sed en la datreveno de la naskiĝo de la Ĉiela Imperiestro, ili ne povis plu kaŝi la aferon. Tiun tagon la sep feinoj devis laŭvice verŝi vinon por gratuli la patron. Kiam la ses feinoj ĉiuj alvenis, la patro ne vidis la sepan kaj kriis "Kien iris la sepa?" La ses fratinoj rigardis unu al aliaj, kaj povis diri nenion.

 

    En tiu momento la sepa feino estis teksanta en la homa mondo. Subite ŝi aŭdis tondron en serena tago. La karnuloj ne povis scii, kio okazis, sed la sepa feino sciis, ke ŝia patro koleriĝis. Ŝi pensis, ke la patro certe sendos kapti ŝin, se ŝi ne tuj reirus al la Ĉiela Palaco. La sepa feino samtempe ne volis tro suferigi sian edzon, tial ŝi petis lin:

 

    "Mia karulo, ni geedziĝis jam tri jarojn kaj tri monatojn, kaj havas du infanojn, mi ne volas disiĝi de vi. Sed mi volas revesti min per la feina vesto, bonvolu redoni ĝin al mi."

 

    La paŝtisto konsideris, ke la edzino diris sincere, kaj redonis la veston al ŝi.

 

    La paŝtisto estis laca de laboro. Li kuŝiĝis kaj baldaŭ endormiĝis.

 

    Profitante senatenton de la edzo, la sepa feino prenis la du infanojn sub la brakojn. Sed kiam ŝi ekpensis, ke ŝi tuj forlasos sian karan edzon, ŝi larmis torente. Ŝi rigardis al la edzo kaj riverencis antaŭ li. Poste ŝi malrapide flugis al la Ĉiela Palaco.

 

    Vekiĝinte la paŝtisto rimarkis, ke forestis la edzino kaj infanoj. Li rigardis al la teksilo, tie ne sidis la edzino; li rigardis en la kuirejon, ankaŭ tie ne estis la edzino. La tuta korto estis en silento. La paŝtisto supozis, ke la sepa feino reiris al la Ĉiela Palaco. La feliĉa hejmo subite fariĝis senviva.

 

    La paŝtisto forte malĝojiĝis kaj pentis, ke li redonis la veston al la edzino. Sed nun pento jam ne helpis. Li nenion povis fari krom trovi la cervon.

 

    La paŝtisto iris tien, kie li savis la cervon. Li vokis trifoje al la cervo. Apenaŭ li finis la vokon, al li kuris la cervo el densa arbaro.

 

    (Daŭrigota en la sekva numero)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj XieRuifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng