Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj
2013-04-25

 

    La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB).

 

    Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti same silente, kiel ĝi startis, sed la mencio pri ĝi en la artikolo pri la penetrado de masianoj en liberajn spacojn, logis la atenton de Aleksander Korĵenkov, kiu proponis donaci al LEB kelkajn librojn de la Kaliningrada eldonejo Sezonoj. Tio inspiris nin fari el la librotransdonadoj al LEB kaj aliaj okazaĵoj, ligitaj kun Esperanto-libroj, publikajn eventojn en liberaj spacoj. La unuan aranĝon ni organizis en la nesto de LEB – la Domo sub la Arbo.

 

    Ni nomis la eventon: "Konatiĝu: Esperanto-Libro", reklamis ĝin en la sociaj retejoj kaj – helpe de la sezonanoj kaj masianoj – kompilis jenan programon:

 

    * skiza rakonto pri libroeldonado en Esperanto kaj (surbaze de la broŝuro Dek libroj, donacita de Sezonoj) pri la plej gravaj Esperanto-libroj;

 

   * prezento de la eldonejo Sezonoj, ties historio, evoluo kaj planoj;

 

    * solena transdono de la dek libroj, venintaj poŝte el Kaliningrado, kaj prezentado de la donacitaj libroj diversmaniere: skizajn karakterizojn ricevis la esperantologiaj verkoj Dek libroj, Dek gazetoj, Zamenhofologio, Zamenhof (ambaŭ de Aleksander Korĵenkov), originala novelaro Diverskolore de Trevor Steele kaj traduko de Maigret eraras de Georges Simenon;

 

    * voĉlegado de fragmentoj el La ĉashundo de la Baskerviloj de Arthur Conan Doyle, Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj de Jules Verne, kaj de kelkaj poemoj de Jorge Luis Borges el La sekreta miraklo;

 

    * Aŭskultado de la rakonto Emma Zunz de Borges el la 12a sonprogramo de la Kaliningrada podkasta servo Radio Esperanto, voĉlegita de Halina Gorecka.

 

    Gaste venis al la kunveno la eldonistoj de Impeto Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova kun siaj libraj kontribuoj al LEB. Rezulte la mastroj de la Domo proponis al ni kromajn bretojn por la biblioteko – kaj nun ĝi aspektas multe pli impone. La renkontiĝo pasis en amika, vigla kaj gaja etoso, konkorde ni registradis la novajn venaĵojn, remetadis la librojn sur la bretoj, fotiĝis, kantis, teumis, komunikiĝis kun aliaj gastoj de la Domo...

 

 

   Ĉar al la prezentado venis nur esperantistoj, la tuta programo pasis en Esperanto. Eble ĝuste pro tio la gejunuloj, venintaj al la Domo post nia programo, multe interesiĝis pri ĝi – kaj kvar el ili tri tagojn poste vizitis la enkondukan renkontiĝon por la baza Esperanto-kurso FaRo-38. Do, pluse al la agrabla kaj kleriga tempopasigo, kiun ni, esperantistoj, ĝuis dum la evento, estis atingita ankaŭ ĝia supercelo – popularigo de Esperanto.

 

    Ni sincere dankas al Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka pro la bonegaj libroj kaj pro la nova impulso por la agado kaj plezuriga okazintaĵo!

 

Irina Gonĉarova, kunordiganto de MASI

 

Julia Samsonova, MASI-aktivulo

 

www.ek-masi.weebly.com

 

    La eldonejo Sezonoj volonte donacos al LEB ĉiun el siaj novaj libroj kaj – ĉe oportuna okazo – ankaŭ plurajn el la pli frue eldonitaj.

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/04/masi-5/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng