Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Banĉen la 11-a prezidis preĝan ritaron por la viktimoj de la tertremo
2013-04-25


Banĉen Erdini la 11-a Qoigyi Gyibo en la preĝa ritaro por la viktimoj de la tertremo 

 

    Antaŭ tagmeze de la 23-a de aprilo Banĉen Erdini la 11-a Qoigyi Gyibo, viceprezidanto de la Ĉina Budhisma Asocio, prezidis en la Lama-templo de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, preĝan ritaron por la viktimoj de la tertremo okazinta en Lushan, Sichuan-provinco.

 

    Preĝa ritaro estas unu el la plej gravaj budhismaj aktivadoj de Gelug-sekto de la Tibeta Budhismo: oni sincere petas la mondon pacan kaj senkatastrofan per voĉlego de koncernaj sutroj.

 

    En la preĝa ritaro Banĉen Erdini la 11-a Qoigyi Gyibo voĉlegis la sutron por la viktimoj, peti al la suferantoj de la katastrofo la feliĉon kaj forigon de katastrofo, kun lama-oj de la Lama-templo, monaĥ-studentoj de la Altranga Budhisma Instituto de Ĉinio kaj bonzoj kaj bonzinoj de la rondo de la tibeta budhismo kiuj nun faras studadon en Pekino. La ritaro celas, ke la animoj de la mortintoj en la tertremo estu elsavitaj kaj la suferantoj de la katastrofo povu frue sin liberigi el la mizero kaj rekonstrui baldaŭ siajn hejmojn.

 

    Krome, laŭ la konigo, la Ĉina Budhisma Asocio jam alvokis donacadon kaj helpadon por la travivo de la tertremaj suferantoj al la tuta budhisma rondo de Ĉinio post la 7.0-magnituda tertremo, kiu okazis en Lushan la 20-an de aprilo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng