2013-04-25
 Xi Jining en renkontiĝo kun Martin E. Dempsey |
La 23an de aprilo en Pekino ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Martin E. Dempsey, ĉefstabestro de la usona armeo.
En la komenco de la renkontiĝo, Xi Jinping parolis pri la lastjara renkontiĝo kun Dempsey en Usono. Li estis tre ĝoja, ke la rilatoj inter la ĉina kaj usona armeoj havas novan progreson kaj estas kredeble, ke la tiufoja vizito nepre havos pozitivan influon al la stabila disvolviĝo de la du flankaj interrilatoj.
Dempsey estas tre kontenta pri la renkontiĝo kaj kondolencis Ĉinion pri la forta tertremo en Lushan de Sichuan-provinco, kaj alte taksis la rapidan kaj efikan reagon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en la batalo kontraŭ la tertremo.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|