Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mezlernejanoj el la tertremo-trafita regiono rekomencis lernadon en Chengdu
2013-04-26


Lernantoj kuraĝigas sin en nova klasĉambro. 
 

Lernantoj ĝuas manĝaĵojn en la universitata kafeterio.

 

    Je la unua horo posttagmeze de la 24a de aprilo 27 busoj kun entute 1019 geknaboj de la triajara klaso de supera mezlernejo kaj instruistoj el la Tianquan-a Mezlernejo en Ya'an, trafita de tertremo, veturis en la Chengdu-an Instruistan Universitaton, kaj tie ili oficiale rekomencis kursojn. Tio estas la unua fojo, ke tiel multaj lernejanoj kaj instruistoj reprenas kursojn aliloke post la tertremo en Lushan en la 20a de aprilo.

 

    Danke al zorgema aranĝo de la universitato ĉiu ricevis sian loĝejon, kaj poste ili havis bongustan manĝaĵon en la universitata kafeterio. Je la duono post la tria horo posttagmeze la lernantoj sub la gvidado de siaj respondeculoj partoprenis en mobiliza kunsido antaŭ komenciĝo de la kursoj. Ĉiuj instruistoj kuraĝigis siajn lernantojn kiel eble plej frue iri el ombro de la katastrofo, rapide ĵeti sin al la normala lernado kaj prepari sin por la universitata enirekzameno. Je la 7a horo vespere la mezlernejanoj rekomencis kursojn en helaj klasĉambroj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng