Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Du Mu
2013-04-26

 

Du Mu (803~852)

 

La Klarhela Festo

 

Dum Klarhel-Festo pluvo kontinuas,

 

Survoje trapasant' animfluktuas.

 

"Kie troviĝas ĉardo, paŝist-knabo?"

 

Ties fingro al Florvilaĝ' sinuas.

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ =0/ 0-0/ =0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

Ĉingming-festo

 

Printempa pluvo dolĉe duŝas kun susur'fervora,

 

Sur kampvojeto piediras homoj ĉagrenkoraj.

 

"Bonvole diru, paŝtisteto: Kie vinvendejo?"

 

 

Li montras foren al vilaĝo abrikotoflora.

 

(Trad. Laŭlum)

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    En Ĉinio troviĝis multaj poemoj pri la festo Klaro kaj Brilo (la 5-a aŭ 6-a de aprilo), el kiuj la plej fama estis tiu verkita de Du Mu, poeto de Tang-dinastio. (Legiĝas nun du esperantigoj en la Esperanta eldono de la p.237).

 

    Du Mu(803~852), kun adoltiĝa nomo Du Muyuan,lokano de Wannian (en nuna urbo Xi'an, Shanxi-provinco). Lia avo Du You iam funkciis kiel ĉefministro. Du Mu trapasis la metropolan ekzamenon en sia 26-jaraĝo. Li kondutis honesta kaj justama, pro tio li estis diskriminaciita de iuj korteganoj. Liaj verkoj havis belan stilon. Ĝis nun restis 416 liaj poemoj, el kiuj ĉ. 20 havis esperantigon.

 

     En la festo Klaro kaj Brilo, ĉinoj kutime kun amikoj aŭ ekskursas kampe aŭ vizitas al tombejoj de forpasintaj prafamilianoj. Sed en tiu ĉi poemo la "trapasanto" nur piediris sur kampvojeto de fremda loko, kun ĉagrena koro pro soleco kaj malĝojo. Printempa pluvo senĉese duŝis. Tio pliigis la ĉagrenon kaj triston de la "trapasanto". Tamen li ne volis tiel droni en soleca tristo kaj petis informon pri drinkejo, esperante ĵeti sin mem en varman fluon de homoj kaj drinkado. Kaj la paŝtist-knabo montris al li abrikotan arbaron en printempa pluvo malproksimen.

 

Poste oni surbaze de lia poemo aldonis iom da vortoj kaj interpunkcio, farante la poemon miniatura teatraĵo. La titolo restis senŝanĝa. la enhavo estis jena:

 Miniatura Teatraĵo

 

[Tempo] Klarhela Tago.

 

[Dekoracio] Pluvetas.

 

[Loko] Survoje

 

[Ludanto 1 ] Hom' [mieno ] ĉagrenkora:

 

[Parolo ] “Kie estas vin-vendejo?”

 

[Ludanto 2 ] Paŝtist-knabo [movo] montras foren:

 

[Parolo ] “En Vilaĝ' Abrikotflora.”

 

    Do al la miniatura teatraĵo mankis neniu el la elementoj de dramo: Tempo, loko, dekoracio, ludantoj, paroloj, movoj, mienoj ktp. Tre klare. Ĝi ja meritas esti la plej mallonga dramo en la mondo, ĉu ne?

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng