Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Zhang Jiuling
2013-04-26

 

Zhang Jiuling (678~740)

 

 Orkideo

 

Printempe floras orkide' prospere.

 

Osmanto en aŭtuno noblas pure.

 

Vivplene ili kreskas bel-ofere

 

Konforme mem al sezonoj nature.

 

Kiu atendas ke ermitoj venas,

 

Por admiri kun adoro sen fino.

 

La plantoj nur en naturo sin tenas,

 

Sed ne por famĉaso de belulino.

 

(Trad. Guozhu)

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

 

0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/

 

-0/ -0/ =0/ -0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Zhang Jiuling(678~740), fama honesta ĉefministro de Tang-dinastio. Pro aferoj en Kortego li vekis nekontenton de la imperiestro Tang Xuanzong (dum 712~756 sur trono) kaj estis degradita al Jingzhou (en nuna Hubei-provinco). Tiu ĉi filozofia poemo estis verkita de Zhang Jiuling post degradiĝo. En alegoria stilo tiam li verkis dekduon da . Tiu ĉi laŭvice estis la unua inter la dek du poemoj. Hazarde, ĝi viciĝis ankaŭ kiel la unua en la poemkolekto <300 Tang-poemoj> tre furora en Ĉinio.

 

    Je la komenco de la poemo legiĝis bonorda versparo kun printempa orkideo kaj aŭtuna osmanto kiel subjektoj simetrie, montrante senfinan vivecon kaj trajtojn de nobla kaj pura animo.

 

    La tria kaj kvara versoj skribis pri orkideo kaj osmanto. Ili estis plenaj de viveco, prospero, sed sen flatemo kaj famĉaso. La unua duono de la poemo skribis nur pri la plantoj, sed ne pri la homo.

 

    La kvina kaj sesa versoj per"kiu atendas" elkondukis la ermitojn, samkarakterajn kiel orkideo kaj osmanto.

 

    La plej lastaj du versoj akcentis la animstaton ne konkuri famon kun aliaj aĵoj.

 

    Poeto komparis orkideon kaj osmanton kun si mem, esprimante la noblan konduton ne ĉasi famon kaj aspiri al ermiteco.

 

    La tuta poemo unuflanke esprimis la trankvilan kaj senĝenan koron de la poeto, samtempe ankaŭ la timon pri kalumnioj kaj malfeliĉoj. Tiel sub la kanto pri plantoj legiĝis filozofio de vivo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng