Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Qiu Wei
2013-04-26

 

    Qiu Wei (trapasinto de metropola ekzameno en Tianbao-erao)

 

 Viziti al la Ermito sur la Okcidenta Monto

 

Trans tridek lioj* da monta vojo

 

Sur kruta klifo kabano sidis.

 

Mi frapis. Sed neniu respondis.

 

Gvate nur tablon en ĉambr' mi vidis.

 

0-0/ =0/ 0=0/ =0/

 

0=0/ =0/ 0=0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

 

Kien la mastro? Se ne per ĉaro,

 

Certe por fiŝado li foriris.

 

Kvankam mi ne povis lin renkonti,

 

Tamen kun kora respekt' admiris.

 

=0/ 0=0/ 0-0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

 

En nova pluvo freŝverdas herboj.

 

Blovis tra pinoj vento susura.

 

Tiel kvieta lok' de ermito

 

Inspiris mian koron tre pura.

 

0=0/ =0/ 0=0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/

 

Eĉ sen renkont' de mastro kaj gasto,

 

Mi la etoson bone perceptis.

 

Kontente mi descendis de l' monto.

 

Ĉu necesas ke li min akceptis?

 

(Trad. Guozhu)

 

-0/ 0=0/ =0/ 0=0/

 

-0/ 0=0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/

 

-0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

*li-o tradicia ĉina mezurunuo, egalanta 0.5 kilometron

 

    Qiu Wei,poeto de Tang-dinastio, lokano de Jiaxing (en nuna Zhejiang-provinco). Li travivis multfojajn malsukcesojn en ŝtataj ekzamenoj, sed fine sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en la komeno de Tianbao-erao (742~756, sub regado de Tang Xuanzong). Qiu Wei amikiĝis kun Wang Wei, Liu Changqinq k.a. Li funkciis en Kortego, emeritiĝis en sia pli-ol-80a jaraĝo. Tiam lia duonpatrino ankoraŭ vivis, li donacis duonon de sia salajro al ŝi, pro tio ĝuis bonfamon kiel bonvirta filo. Qiu Wei forpasis 96-jara. Plejparto de liaj poemoj estis en kvinideogramaj versoj. Pri idilia vivo. Perdiĝis lia poemaro. En la konserviĝis nur 13 liaj poemoj, preskaŭ sen Esperantigo.

 

    Jen poemo pri nobla ermiteco, kun titolo "Viziti al la Ermito sur la Okcidenta Monto". La aŭtoro faris specialan viziton al la monto, sed ne renkontis la ermiton.

 

    La unuaj ok versoj konigis al ni, ke la ermito loĝis sola en kabano sur alta monto, for de la brua homa mondo. La vizitanto ne trovis la altan grimpadon peniga. Sed kiam li frapis je la pordo, li trovis nenian respondon. Nur tiam li sentis iom da bedaŭro kaj konjektis: Ĉu la ermito foriris per ĉaro, aŭ fiŝhokis ĉe rojo? Tio montris la eleganttan vivon de la kvietema ermito.

 

    La sekvaj ok versoj turniĝis al alia temo. La freŝverdaj herboj kaj la ventsusuro inter pinoj ravis la vizitanton. Pro tio la ne-renkonto jam fariĝis ne grava, ĉar li jam bone perceptis la etoson de la ermita vivo.

 

    La lasta verso kaŝe uzis la literaturan aludon de Wang Ziyou (338? ~ 386) en , kiu vizitis en neĝa nokto al sia amiko ankaŭ ne renkontis. Laŭ noto en la supredirita libro:

 

    "Wang Ziyou vivis en Shanyin. Iun nokton, neĝegis. Wang vekiĝis, malfermis ĉambron kaj drinkis sola. Ĉirkaŭe vidiĝis brile pura. Wang aprecis, recitante versaĵojn de Zuo Si. Li subite pensis pri sia amiko Dai Andao, kiu loĝis en alia loko Shan siatempe. Wang Ziyou tuj prenis boaton ekveturi la saman nokton. Post unu nokto da veturo Wang atingis la domon de Dai Andao. Tamen, anstataŭ viziti al Dai, Wang returnis sin kaj ekveturis revenen. Demandite pri la kialo, Wang Ziyou respondis: Mi venas tien en plena ĝojo kaj revenas post ĝuo de plena ĝojo. Kial necesas nepre vidi Dai?"

 

    Per tiu literatura aludo la poeto skribis sian penson. Celo de la vizito ne nepre je amiko, sed ankaŭ je kontentigo de sia ĝuo. Legante ĝis ĉi-tie, ni konis noblan homon, ne malpli indan ol la ermito. La poeto vizitis sian ermitan amikon, sed ne renkontis. Tamen ĝuste de lia ne-renkonto, ni legantoj renkontis bonvirtan personon, kiu ŝatis kvieton kaj agis libervole. Kion la poeto volis diri en tiu ĉi poemo, ĝuste tio.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng