Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Xu Fu
2013-04-26

 

Xu Fu (1075~1141)

 

 Printempa Ekskurso sur Lago

 

Kiam revenas la hirunda paro?

 

Persikfloroj kisas al lagkristalo.

 

Ponto neireblas pro pluva baro.

 

Boato naĝas el salikvualo.

 

(Trad. Guozhu)

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ 0-0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ 0=0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

   Xu Fu (1075~1141),kun adoltiĝa nomo Xu Shichuan, estis lokano de Fenning (en nuna Xiushui de Jiang’xi-provinco). Kiel 7-jara mirknabo li jam scipovis verki poemojn. Pro tio li estis alte taksita de sia onklo Huang Tingjian (1045~1105, fama poeto kaj kaligrafo en la Norda Song-dinastio). Xu Fu titolis sin Emerita Klerulo de la Orienta Lago kaj havis en ses volumoj, kiuj bedaŭrinde ne konserviĝis ĝis hodiaŭ.

 

    Tiu ĉi poemo estis unu el la reprezentitaj versaĵoj de lia matura aĝo.

 

 Reveno de hirundoj simbolis alvenon de printempo. Je renkonto kun hirundoj homo tuj sentis ĝojon pro la alveno de bela printempo kaj ekdemandis: "Ho, kara paro de hirundoj, kiam vi revenas ĉi tien?" Bona demando! Ĉar ĝi esprimis la surprizan ĝojon de la demandinto.

 

    La dua verso skribis pri disflorantaj persikfloroj ĉe lagbordoj. Printempo estis sezono pluvoza. Akvo en lago ŝveliĝis kaj pliproksimiĝis al la florbranĉoj. De malproksime rigardate, la inversa bildo de persikfloroj en lago impresis, ke kvazaŭ ili kisis al la kristala laga surfaco. Vere ĉarma pajzaĝo!

 

    La tria verso skribis pri "Ponto neireblas pro pluva baro" : Post pluvo la akvo ŝveliĝis kaj superinundis la ponton, tiel ke la ekskursantoj ne povis transiri la ponton. Ho, granda malfacilo por ĝuiga printempa ekskurso.

 

 Sed tre hazarde la kvara verso helpis: el la densa ombro de salikoj jen aperis boato, kiu ja donis la eblecon daŭrigi ekskurson sur lago. La baro al transiro de ponto faris la ekskurson pli interesa, kaj ĝi sentigis ĝojon al legantoj eĉ post centoj kaj miloj da jaroj!

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng