Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Paŝtisto kaj Feino (3)
2013-04-26

   Vidinte la cervon, paŝtisto eklarmis antaŭ ol paroli.

 

    "Ĉion mi jam sciis. Nun tiel la afero, vi ne ĉagreniĝu! En la venonta Akva Tago vi refoje iru al Tianchi-lago. Tiun tagon, oni mallevos sitelon el la Ĉiela Palaco al Tianchi-lago por ĉerpi akvon. Vi sidu en la sitelo, kaj tiam vi povos leviĝi supren al la ĉielo, kaj vi povos renkontiĝi kun viaj edzino kaj infanoj." Tion dirinte, la cervo reiris en la arbaron.

 

    La paŝtisto atendis kaj atendis la Akvan Tagon. Fine venis la tago, kaj li alvenis Tianchi-lagon frue. Kun la vizaĝo kontraŭ la ĉielo li rigardis kaj rigardis, ĝis kiam liaj okuloj kaj kolo doloris al li, kaj tiam li vidis grandan sitelon mallevata el la ĉielo.

 

    La paŝtisto kaptis la sitelon kaj sidiĝis en ĝi. Post nelonge la sitelo ekleviĝis supren. Li nur aŭdis blovadon de vento ĉe la oreloj kaj sentis sin malvarma.Post longa tempo la sitelo subite haltis. Ho, li jam venis en la Ĉielan Palacon.

 

    Apenaŭ la paŝtisto eliris el la sitelo, li aŭdis vokon "Paĉjo!" "Paĉjo!" li turnis la kapon kaj vidis, ke liaj du filoj fluge kuris al li kaj ĵetis sin en lian sinon.

 

    La paŝtisto ameme kisis ilin sur la vangoj foje kaj refoje. Kaj ili kondukis lin al sia patrino.

 

    La du infanoj salte kuris en la ĉambron de la patrino kriante: "Panjo, panjo! Venis la paĉjo!"

 

    La feino super teksado tuj leviĝis kaj ĉirkaŭis lin. Vidinte sian edzon la sepa feino kaj surpriziĝis kaj ĝojis. La geedzoj ploris brakumante unu la alian, kaj interparolis pri sia vivo depost la disiĝo.

 

    La renkontiĝo de la paŝtisto kaj la sepa feino ĝojigis ĉiujn en la palaco, sed forte ĉagrenis la Ĉielan Imperiestron kaj liajn tri filojn. La Ĉiela Imperiestro ne povis senkaŭze forpeli la paŝtiston, tial li elmetis malfacilan problemon por la paŝtisto. Se la paŝtisto povos solvi ĝin, li permesos al li vivi kune kun sia sepa filino; se ne, li forpelos lin sola en la homan mondon.

 

    Kia malfacila problemo? La Ĉiela Imperiestro ordonis al paŝtisto iri al la muso-regno por preni cent homajn haŭtojn ka tri doŭ-ojn (ĉina mezurunuo, ĉiu doŭ egalas dekalitron) da homaj testikoj.

 

    Laŭdire, en la Ĉiela Palaco vivas ne nur feoj kaj feinoj, sed ankaŭ diversaj bestoj. La tieaj musoj, grandaj kiel kato, estis tre kruelaj. Ili gardis la pordon de Ĉiela Palaco kaj manĝis nur homojn venintajn el la tera mondo. Kiam ili vidis homon, ili tuj kaptis lin, deŝiris la haŭton kaj manĝis lian karnon.Estis feliĉe, ke la paŝtisto venis al la Ĉiela Palaco sidante en la sitelo, alie, li certe fariĝis manĝaĵo de musoj.

 

   La paŝtisto ne havis kuraĝon malobei sian bopatron. Li ekiris al la muso-regno adiaŭinte la edzinon kaj filojn. Oni ne sciis, kiom da nuboj li transpasis kaj kiom da lagoj li iris. Fine li atingis la muso-regnon.

 

    Ĉe la pordo gardostaris du grandaj musoj kun lanco en la mano. La paŝtisto iris antaŭ ilin kun demando: "Permesu al mi demandi, ĉu tie ĉi estas la muso-regno?"

 

    La du grandaj musoj kun kuntiritaj nazoj flaris kaj sentis odoron de surtera homo. Ili kaptis la paŝtiston kaj diris: "Kiel aŭdaca vi estas! Kiel vi venis al la Ĉiela Palaco? Iru al nia reĝo! Poste ni senhaŭtigos vin kaj manĝos vian karnon."

 

    Post nelonge la paŝtisto estis kondukita en la muso-regnon. Li, tremante de timo, iris antaŭen kaj rigardis ĉirkaŭen. Oho! Kiel granda la regno estas! Tie vivis sennombraj musoj grandaj kaj malgrandaj, altaj kaj malaltaj, masklaj kaj femalaj, nigraj kaj blankaj.

 

    La paŝtisto pensis: "Mi pereos. Ĉu mi povus preni de tie homajn haŭtojn kaj testikojn? Eble la miaj estos delasitaj ĉi tie."

 

    Post nelonge, la paŝtisto venis en grandan halon. Li pensis, ke tie certe estas la palaco de la reĝo.

 

    Kiam la paŝtisto venis antaŭ la reĝon de muso-regno, li levis la rigardon kaj tuj paraliziĝis de teruro. Li neniam vidis tian muson grandan kiel bovo. La muso kun blua vizaĝo, elŝoviĝantaj dentegoj kaj grandaj oreloj kaj rigardis lin per rondaj sed malgrandaj okuloj blue brilantaj.

 

    La du musoj genuiĝis antaŭ la reĝo kaj diris: "Via reĝa moŝto, ni ĵus kaptis homon venintan el la tera mondo. Ĉu ni senhaŭtigu kaj manĝu lin?"

 

    Kiam la muso-reĝo rigardis la paŝtiston, ĝi surprizite kriis "Ehe", tuj leviĝis de sia trono, iris antaŭ la paŝtiston kaj diris: "Bonkora mastro, ĉu vi rekonas min?"

 

    La paŝtisto pririgardis la reĝon kaj fine rekonis: "Jes, jes!"

 

    Kial la muso-reĝo vokis la paŝtiston "mastro"? Kiel la paŝtisto konis la reĝon? Jen estas epizodo:

 

   Tio okazis antaŭ ol la paŝtisto edziĝis al la sepa feino. La paŝtisto estis tre malriĉa de sia infaneco. Tamen granda muso ne malestimis lin kaj ofte amuziĝis kun li. Ankaŭ paŝtisto tre ŝatis la muson. Kiam li havis bongustaĵon, li certe donis parton al la muso. La muso pli kaj pli kreskis kaj amikiĝis al la paŝtisto. Ĉiumatene, kiam la paŝtisto iri paŝti, la muso akompanis lin longan vojon; vespere, kiam la paŝtisto revenis hejmen, la muso atendis lin frue sur la vojo. Ili sopiris unu al la alia, se ili unu tagon ne intervidiĝis.

 

    (Daŭrigota en la sekva numero)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj XieRuifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng