Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina serĉ-sava teamo okazigis serĉadon en la tertremo-plagitaj regionoj de Sichuan
2013-04-26


Specialistoj de la Ĉina Ŝtata Kontraŭ-tertrema Urĝrimeda Centro aranĝas la laboron en la urbeto Lingguan de la gubernio Baoxing. 

 

    De la 23-a ĝis la 24-a de aprilo la Ĉina Internacia Serĉ-sava Teamo faris serĉadon tapiŝe en la gubernioj Lushan kaj Baoxing, la plej serioze plagitaj lokoj dum la tertremo.

 

    Laŭ konigo, la 1-a taĉmento de la teamo sin dividis en tri grupoj por fari serĉadon laŭ malsamaj direktoj en la sidejo de la gubernio Baoxing. Ili rimarkis, ke, laŭ la distanco al la gubernia urbo, ju pli la konstruaĵoj en la gubernio troviĝas malproksime de la gubernia urbo, des pli mildiĝis ilia detruita seriozeco, la kvanto de la terŝoviĝaj lokoj malgrandiĝis kaj la vunditaj homoj malmultiĝis. Oni serĉis en la ruino de 132 disfalaj domoj kaj trovis neniun plagitan homon.

 

    La 2-a taĉmento faris serĉadon en la gubernia urbo de Lushan por trovi en tiuj lokoj postvivantojn kaj viktimojn en la ruino, faris sekurecan taksadon al surlokaj konstruaĵoj kaj helpis al la suferantoj de la tertremo transporti iliajn objektojn.

 

    La 3-a taĉmento faris sian laboron en Hongxing-vilaĝo ĉe la subgubernio Longxing de Lushan kaj aliaj ĉirkaŭaj lokoj, oni ne trovis homojn enterigitajn en la ruino dum la tertremo. Kuracistoj disdonis ĉiom da medikamentoj al la suferantoj kaj faris rondiran kuracadon al pli ol 30 homoj.

 

    La 4-a taĉmento estas la grupo por liveri specialan medicinan servadon. Ĝi konstruis provizoran hospitalon en la loka mezlernejo Shuangshi kaj organizis medicinan kuracadon, psikologian helpadon, kontraŭ-epidemian laboron kaj higienan konigon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng