Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Libera Folio skandale ŝrumpis
2013-04-26

    Libera Folio aperis en la reto antaŭ dek jaroj. En la 12-a de aprilo 2003 ni atingis 231 vizitojn, sed en la postaj tagoj la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj restis sub cent. Nuntempe ordinara kvanto de vizitoj estas proksimume 1.500 ĉiutage, kaj mezuma vizitanto legas kvar paĝojn. Tamen, ne nur kresko validas: antaŭ unu jaro estis multe pli da paĝomontroj.

 

 

    La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado.

 

    Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun kvar tekstoj pri la temo: intervjuo kun Nikola Rašić, lia demisia letero, alia intervjuo kun la tiam eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kaj tria intervjuo kun la tiama ĝenerala direktoro Trevor Steele kun komentoj de Nikola Rašić.

 

    La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Dum la unua jaro de sia ekzisto Libera Folio uzis tre simplan teknikan solvon: la html-dosieroj estis redaktataj mane. En aprilo 2004, okaze de la unujariĝo de Libera Folio, kun la helpo de nova teknika respondeculo, Jan-Ulrich Hasecke, estis lanĉita nova retejo, kun la enhavadministra sistemo Plone. La praversio de Libera Folio plu konsulteblas ĉi tie: http://kniivila.net/deponejo/folio/index.html.

 

    La vizitostatistikoj de diversaj periodoj ne estas rekte kompareblaj. En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj eĉ superis 3.000. Ankaŭ post tio la ciferoj plu kreskis. Sed en la jaro 2007 Libera Folio transiris al nova statistikilo, kiu pli strikte kalkulas la vizitojn, pli efike forfiltrante aŭtomatajn vizitojn de robotoj. Tiam la raportata kvanto de ĉiutagaj vizitoj trioniĝis, kvankam la efektiva trafiko plu kreskis.

 

    En oktobro 2007 la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj estis 1.110, kaj la mezuma kvanto de ĉiutage legitaj paĝoj 4.900. Kvar jarojn poste, en oktobro 2011, la respektivaj ciferoj laŭ la sama statistikilo estis 2.200 kaj 22.700. Post tiam la vizitostatistiko unue stabiliĝis, kaj poste malkreskis.

 

    La malkreska tendenco en la vizitostatistiko estis plej klare videbla dum la jaro 2012: se en januaro 2012 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitantoj plu restis 2.255 kaj la mezuma kvanto de ĉiutage legitaj paĝoj estis 21.327, la respektivaj ciferoj en januaro 2013 estis 1.566 kaj 7.126.

 

    Do, se ne estas iluzio kreita de la statistikilo, temas pri malkresko de 31 procentoj en la kvanto de vizitantoj, kaj malkreskego de 67 procentoj en la kvanto de legitaj paĝoj dum unu jaro. Tian rekordan malkreskon en nur unu jaro ne sukcesis atingi eĉ UEA.

 

    Oni povus pensi, ke la kvanto de vizitoj ŝrumpis, ĉar la sola redaktoro pro diversaj kialoj ne plu povis dediĉi same multe da tempo al Libera Folio. Tamen la statistiko montras, ke la diferenco en la kvanto de artikoloj estas neglektinda. Se dum la jaro 2011 aperis entute 138 redakciaj artikoloj en Libera Folio, en 2012 la kvanto de redakciaj tekstoj estis 122. Mezume aperas do pli ol du redakciaj tekstoj ĉiusemajne.

 

    Tamen, kvankam la kvanto de ĉiutagaj vizitoj, kiujn montras nia statistikilo, nun pro nekonata kialo estas klare malpli alta ol antaŭ unu jaro, la plej popularaj artikoloj ĉi-jare kolektas eĉ pli multajn vizitojn ol tiam.

 

    En januaro 2012 la plej populara artikolo estis Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno, kiu dum tiu monato estis legita 2.481 fojojn. Ĉi-januare plej popularis la teksto Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli, kiu estis legita 3.984 fojojn - eble ĉar ĝi generis ampleksegan diskuton.

 

    Pliaj informoj pri la historio kaj nuntempo Libera Folio troveblas en Vikipedio kaj en intervjuo de la redaktoro, aperinta en la revuo Kontakto sub la titolo Fingro sur doloraj punktoj.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng