Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Putin kredas, ke la ĉina popolo survenkos la katastrofon naturan
2013-04-26


Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Putin 

 

    Vespere de la 22-a de aprilo, rusa prezidento Putin telefonis al ĉina prezidanto Xi Jinping.

 

    Putin en la nomo de la rusa popolo esprimis kondolencon al la viktimoj en la tertremo en Lushan. Li diris, ke la rusa popolo kunstaras kun la ĉina popolo kaj volas doni helpon en kia ajn formo. Li kredas, ke la ĉina registaro nepre povas kun la ĉina popolo supervenki malfacilojn alportitajn de la katastrofo. La rusa popolo ĉiam estas longtempa amiko de la ĉina popolo.

 

    Xi Jinping alte taksis, ke la rusa prezidento dufoje telefonis kaj esprimis sian profundan kondolencon al la suferantoj post la tertremo. Li en la nomo de la ĉina registaro kaj en tiu de la ĉina popolo esprimis sinceran dankemon al Putin.

 

    Xi ankaŭ diris, ke amikon montras malfeliĉo. La du landoj ĉiam reciproke helpas kaj subtenas inter si en ĉiufoja katastrofoj okazintaj en Ĉinio kaj en Rusio. Tio reflektas la dulandajn altnivelajn rilatojn kaj bonan amikecon inter la dulandaj popoloj. La ĉina flanko volas komuniki kun Rusio pri la savado kaj posttertrema rekonstruado.

 

    Post klarigo de la nuna situacio de la tertremo, al Putin Xi Jinping emfazis, ke ĉinoj laŭorde kaj plenamplekse faras savadon kaj la ĉina popolo povas kune venki la katastrofon kaj rekonstrui sian hejmon por rehavi feliĉan vivon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng