Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping kaj François Hollande kune ĉeestis la fermon de la Komerca Forumo inter Ĉinio kaj Francio, kaj faris parolon en ĝi
2013-04-27


Xi Jinping faras parolon en la fermo de la forumo. 

 

    La 25-an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento François Hollande kune ĉeestis en la Popola Halo de Pekino la fermon de la Komerca Forumo inter Ĉinio kaj Francio kaj faris parolon en ĝi. Xi Jinping esperas, ke la du flankoj kaptos ŝancojn, profundigos kunlaborojn kaj kune konstruos la intimajn, longtempajn kaj daŭrigeblajn novtipajn ekonomiajn kaj komercajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Francio.

 

    Xi Jinping diris, ke la ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj estas grava konsistiga parto de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Ĉinio kaj Francio havas tre grandan reciprok-komplementecon en ekonomio kaj grandan potencialan forton en kunlaboro. La du flankoj devas trakti kaj disvolvi la kunlaborojn en ekonomio kaj komerco el strategia alteco, aktive esplori novajn kampojn kaj novajn manierojn, kaj kune konstrui intimajn, longtempajn kaj daŭrigeblajn novtipajn ekonomiajn kaj komercajn partnerajn rilatojn.

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Francio devas kune oponi kontraŭ protektismon, perfektigi la merkatan medion de justa konkurado, solvi problemojn pri kunlaboroj per amika interkonsiliĝo, forigi barierojn en investado, akceli oportunecon en komercado kaj investado, antaŭenpuŝi kiel eble plej fruan lanĉon de la interkonsento pri investo inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj realigi komunan gajnon.

 

    François Hollande diris en sia parolo, ke Francio alte laŭdas Ĉinion pro ĝiaj elstaraj atingoj en reformado kaj pordo-malfermo, speciale pro tio, ke vizaĝe al la internacia financa krizo, ĝi penadis por grandigi enlandan konsumadon kaj tenis rapidan kreskon de ekonomio. Francio esperas realigi la komunan disvolviĝon kaj prosperon de la du landoj sub helpo de Ĉinio. Francio volontas malfermi novajn kunlaborajn kampojn de la du landoj, grandigi la duflankajn komercon kaj investan skalon. Francio firme oponas kontraŭ protektismo, bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en Francio, kuraĝigas pli multajn francajn entreprenojn eniri en la ĉinan merkaton por kune ĝui teknologiojn kaj rezultojn.

 

    La ĉi-foja forumo havis la temon "Kunlaboraj partneraj rilatoj: nova vigleco". En la forumo partoprenis ĉirkaŭ 700 homoj, inkluzive de registaraj oficistoj, entreprenistoj kaj reprezentantoj el diversaj rondoj de Ĉinio kaj Francio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng