2013-04-27
 La 78-jaraĝa viro savita |
Je la 1-a horo posttagmeze de la 24-a de aprilo en Xueshan-vilaĝo de la gubernio Baoxing la savantoj trovis viron, kiu aĝas 78 jarojn, kaj per helikoptero sendis lin al la hospitalo. Li estis la unua homo savita 72 horojn post la tertremo, kiu okazis la 20-an de aprilo en Lushan.
Laŭ informo, subpremita de disfala domo, li havis frakturon de la ripoj kaj restis hejme en senelira situacio dum 3 tagoj, ĉar li loĝas fore de la gubernio. Nun la viro akceptas kuracadon kaj estas en stabila stato.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|