2013-04-27
de ZHENG QIAO
 Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango de Taiwan, Ĉinio |
La 22-an de aprilo en Taibei, Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango, esprimis funebron al la viktimoj de la tertremo okazinta en Lushan, Sichuan-provinco.
Tiutage, en la intervidiĝo kun Peng Qinghua, sekretario de la KPĈ-a komitato de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, Lien Chan diris, ke li loĝis en Sichuan 4 jarojn, kaj pro tio informiĝinte pri la tertremo li tuj kontaktis la savtaĉmenton de Taiwan kaj eksciis, ke ĝi jam ekveturis al la tertrem-plagita regiono.
Lien Chen esprimis sian esperon, ke savlaboroj disvolviĝos rapide kaj ke la suferantoj povos reakiri sian normalan vivon post mallonga tempo.
Tagmeze en la sama tago, okazis ankaŭ intervidiĝo de Wu Boxiong, honora prezidanto de Kuomintango, kun Peng Qinghua. En ĝi Wu Boxiong, en la nomo de Kuomintango kaj prezidanto Ma Ying-jeou, esprimis konsolon al la postvivantoj kaj bondeziron pri la frua resaniĝo de la vundoj korpa kaj psikologia.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|