Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Paŝtisto kaj Feino (4)
2013-04-27

    Sed kiam la paŝtisto edziĝis al la feino, la muso pensis, ke la paŝtisto jam havis kunvivantinon, kaj cetere ĝi fariĝis muso-spirito, tiel ĝi senbrue forlasis la paŝtiston, venis al la muso-regno kaj tie faris sin reĝo. Antaŭ longe ili jam starigis profundan amikecon, ĉu ili povus ne ĝojiĝi, kiam ili hazarde renkontiĝis unu kun la alia?!

 

    Vidinte tion, la du muso-gardistoj diris nenion kaj kuris for.

 

    Post kiam la muso-reĝo kaj la paŝtisto reciprokis saluton, la muso-reĝo demandis la paŝtiston; "Kial vi forlasis la komfortan homan mondon kaj venis al nia regno?"

 

    La demando ĉagrenis la paŝtiston tiel, ke li larmis. Li diris ĉion al la muso-reĝo, kiel la edzino revenis la ĉielon kun la filoj, kiel li venis al la Ĉiela Palaco sidante en la sitelo kaj renkontiĝis kun sia edzino, kaj kian malfacilan problemon la bopatro elmetis al li.

 

    Aŭdinte tion la muso-reĝo ridis kaj diris karesante siajn lipharojn: "Tio estas facila. Ĉion mi aranĝos."

 

    Tiel la muso-reĝo sidiĝis sur sia trono kaj kriis:

 

    "Infanoj, venu!"

 

    "Jes!" kun la respondo venis multe da malgrandaj musoj..

 

    "Iru preni el la konservejo cent homajn haŭtojn kaj tri doŭ-ojn da homaj testikoj."

 

    "Jes!" la malgrandaj musoj tuj iris for.

 

    Baldaŭ, en ĉirpado revenis cent musoj kun cent homaj haŭtoj, kaj aliaj tridek musoj kun tri doŭ-oj da homaj testikoj.

 

    La muso-reĝo ordonis: "Infanoj, aŭskultu! Li estis mia mastro. Sekvu lin kaj portu tiujn objektojn al la palaco de la Ĉiela Imperiestro!"

 

    "Jes!" unuvoĉe respondis la malgrandaj musoj.

 

    Adiaŭinte la muso-reĝon, la paŝtisto kondukis la musojn al la palaco.

 

    Kiam ili iris ĉirkaŭ duonan vojon al la palaco, subite la tri filoj de la Ĉiela Imperiestro, rajdante sur tri altaj ĉevaloj, aperis el nubo, haltigis ilin per glavoj kaj severe kriis: "Restigu tiujn objektojn!"

 

    La muso-regno estis regata de la Ĉiela Imperiestro, tial la malgrandaj musoj ne havis kuraĝon malobei ordonon de la filoj de la Ĉiela Imperiestro. Ili tuj demetis la objektojn kaj kuris for, nur restis la paŝtisto.

 

    Rideginte momenton, la tri filoj de la Ĉiela Imperiestro diris al la paŝtisto: "Fi! Kiel vi, karnulo, kuraĝas revi vivi kune kun ĉiela feino! Simpe sonĝo!"

 

    Ĝuste tiam leviĝis ventokirlo kun bruo. La vento levis la homajn haŭtojn kaj testikojn, kaj blovis ilin for. La filoj de la Ĉiela Imperiestro haste ekrajdis por kuratingi la venton.

 

    Vidinte, ke perdiĝis la homaj haŭtoj kaj testikoj, la paŝtisto forte ĉagreniĝis kaj plorĝemis.

 

    Subite, li aŭdis bruon. Li forviŝis la larmojn kaj vidis, ke al li flirtis folio de papero. Li kaptis ĝin kaj legis:

 

    "Mia edzo: Ne ploru! La objektojn mi jam prenis. La ĵusa ventokirlo estis mia magio. Tuj venu al mi!"

 

    La paŝtisto ekridis kaj kuris al sia edzino.

 

    Li paŝis en la palacon de la Ĉiela Imperiestro, transdonis al la bopatro la cent homajn haŭtojn kaj tri doŭ-ojn da testikoj. La Ĉiela Imperiestro tiel surpriziĝis, ke li povis diri nenion.

 

    Estas diro, ke oni povas rekolekti elverŝitajn grajnojn, sed ne povas repreni la diritan vorton. La Ĉiela Imperiestro ne povis superruzi la paŝtiston, li ne povis ne permesi al la geedzoj reveni al la homa mondo.

 

    Estis serena tago, la sepa feino ĵetis koloran silkan rubandon al la tera mondo, kaj tiu fariĝis bela ĉielarko. La paŝtisto kaj la feino kunportis po unu filon, suriris la ĉielarkon, kaj malsupreniris ĉe la lagon Tianchi.

 

    Tiam la cervo jam atendis ilin tie. Ĝi portis ilin sur sia dorso kaj malsupreniris de Changbai-montaro. De tiam la cervo ne foriris de la paŝtisto. Laŭdire, de tiam la bredado de cervo daŭras ĝis nun. Oni diris. ke la kore-nacianoj de Changbai-montaro estas saĝaj, belaj kaj diligentaj, ĝuste pro tio, ke ili estas posteuloj de la paŝtisto kaj feino. La kore-nacianoj ĉiam amas Changbai-montaron kaj Tianchi-lagon.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj XieRuifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng