Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo
2013-04-27

 

    La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro. D-ro Gobbo transprenos la taskon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos ĉi-jare kiel speciala profesoro. D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj. Li estas i.a. estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).

 

    La katedro Interlingvistiko kaj Esperanto estis starigita en 1998 laŭ la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto en la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado. En 2004 ĝi kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto, kiu sekve fariĝis la sponsoro. Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos la respondecon pri la katedro, kiu estas la sola universitata katedro pri sia fako en la mondo.

 

    La katedro havas tri kuratorojn. Du el ili, prof. d-ro P.C. Hengeveld kaj prof. d-ro A.P. Versloot, estas nomumitaj de la universitato. Kiel la kuratoro nomumita de la financa garantianto ekde la komenco funkciis mag. Hans Erasmus, kiu ekde la nova studjaro estos sekvata de mag. Nikola Rašić kiel reprezentanto de UEA. Rašić ankaŭ partoprenis la elektadon de la nova profesoro kiel konsilanto.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng