Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Flegistino, perdinta sian patrinon en la tertremo, persistas en la savlaboro
2013-04-27


Zhang Yichuan persistas en laborposteno post morto de la patrino.
 

Zhang Yichuan en helpado al vundito
 

 

    Zhang Yichuan estas flegistino de la Popola Hospitalo en Lushan-gubernio, Sichuan-provinco. Ŝi estas multe okupita en la tendoj same kiel siaj kolegoj. Oni apenaŭ povas legi en ŝia mieno doloron pri forpaso de ŝia patrino.

 

    Zhang Yichuan loĝas en Longmen-subgubernio de Lushan, kiu ruiniĝis en la 7-magnituda tertremo okzinta en la 20-a de aprilo, en kiu ŝia patrino perdis la vivon.

 

    Nelonge post la tertremo ŝia patro telefonis al ŝi: "Via patrino mortis en la tertremo, revenu por lastafoje vidi ŝin." Ŝi ne ploris sur vojo al hejmo, tamen je la ekvido de la kadavro ŝi falis sur la genuoj kaj la plorado eksplodis. "La patrino forpasis, kaj ne plu revenos," diris Zhang Yichuan.

 

    Tagmeze de la sama tago de okazo de la tertremo Zhang Yichuan revenis la hospitalon kaj komencis laboradon: ŝi helpis transporti vunditojn, purigi kaj bandaĝi vundojn. Ŝi diris: "La patro aprobis min reveni la hospitalon, ĉar tie la vunditoj bezonas min." Estis la 3-a horo post tagmezo, tamen Zhang Yichuan kun ruĝ-ŝvelaj okuloj ankoraŭ ne tagmanĝis. Ŝi diris, ke nur kiam ŝi metis sin en okuptecon, ŝi povas portempe forgesi la patrinon. Unu tagon antaŭ la okazo de la tertremo ŝi hejmrevenis, kaj kiam ŝi forlasis la hejmon, la patrino akompanis ŝin al la strato. Estas ekster ŝia atendo, ke tio fariĝis la adaŭo al la patrino.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng