Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kuracistoj helpas tertremo-trafitan studenton
2013-04-27

de WANG ZHONGWEI

 


Kuracistoj havas konsiliĝon pri la sana stato de fraŭlino Yang. 

 


Kuracistoj diskutas tra interreta video la problemon de fraŭlino Yang.

 


Yang kun la patrino revenas al la lernejo. 

 

    Fruamatene de la 20-a de aprilo, Yang Meijiang, studento de la 3-a grado de supera mezlernejo, estis vundita en la tertremo okazinta en Lushan, Sichuan. Frakturo de ŝia toraka vertebro devigis al ŝi 3-monatan kuŝadon sur la lito, sed baldaŭ alvenos la ekzamenoj por eniri en superajn lernejojn.

 

    En la 23-a de aprilo, en maltrankvila stato ŝi venis al la medicina trupo de la 3-a Milita Medicina Hospitalo. Samtage ties kuracistoj kun tiuj en Chongqing, urbo malproksima al Lushan, havis telekonsiliĝon pere de interreta video kaj diskutis pri rimedo por helpi la studenton en kontinua preparado de la ekzamenoj. Fine ili decidis fari aparaton por fiksi la bruston kaj la talion. Kun ĝi ŝi povos sidiĝi kaj prepari la gravajn ekzamenojn en la venontaj du monatoj.

 

    2 tagoj post la kuracista konsiliĝo, la aparato estis sendita al fraŭlino Yang, per kiu ŝi vestis sin, ellitiĝis kaj iris el la tendo eksteren.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng