Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Putin: Ni invitos ĉinajn infanojn de la tertremo-plagita regiono ripozi en Rusio
2013-04-28


Putin en la televida programero 

 

    La 25-an de aprilo Vladimir Putin, prezidento de Rusio, diris al raportisto en la loka televida programero, ke Rusio invitos al si la ĉinajn infanojn kiuj suferas de la tertremo okazinta en Lushan, Sichuan-provinco.

 

    Putin diris: "Mi jam konsideris pri nia laŭebla povo. Pere de kontaktoj kun la diplomatia ministerio, oni konsentis inviti la ĉinajn infanojn, kiuj suferas de la tertremo, viziti Rusion. Kiel la sama afero en la jaro 2008, ni invitis la infanojn de Wenchuan. Ni devas pensi, kion ni povas fari por subteni tiujn suferantojn spirite."

 

    Putin esprimis ankaŭ, ke li jam akordiĝis kun la ĉina registaro pri tio, ke se aperos ekstra bezono en la tertremo-plagita regiono, la rusa savorganizo povas ekflugi al Ĉinio nur post 3-hora preparado. Se Ĉinio havos koncernajn dezirojn, Rusio plenforte faros helpadon.

 

    Sekve, Putin denove esprimis sian kondolecon al la familianoj de la viktimoj kaj al la vunditoj de la tertremo. Li diris: "Mi scias, ke Ĉinio estas granda, ĝi estas laŭeble helpanta la suferantojn."

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Rufieng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng