Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio ne akceptas la arbitracion petitan de Filipinoj pri la problemo de la Suda Maro
2013-04-28


Hua Chunying parolas en la gazetara konferenco. 

 

    La 26-an de aprilo en la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, respondante demandon de raportisto pri la arbitracio de la disputo inter Ĉinio kaj Filipinoj pri la Suda Maro, Hua Chunying, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke en la 22-a de januaro 2013 Filipinoj prezentis al Ĉinio noton kaj sciigon pri peto de la internacia arbitracio por solvi la problemon de la Suda Maro. La 19-an de februaro Ĉinio deklaris, ke ĝi ne akceptas la arbitracion menciitan de Filipinoj kaj resendis al ĝi la noton kaj sciigon. La starpunkto de Ĉinio ne ŝanĝiĝos.

 

    Hua Chunying diris, ke de la 70-aj jaroj en la 20-a jarcento Filipinoj malobservis la "Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj" kaj la principojn de la Internacia Leĝo, kaj kontraŭleĝe proprigis al si parton de insuletoj ĉe la Nansha-insularo de Ĉinio. Kontraŭ tio ĉiam firme oponas Ĉinio, kiu serioze reasertis la postulon, ke Filipinoj retiru la personojn kaj ekipaĵojn de sur la insuloj de Ĉinio.

 

    Hua Chunying diris, ke konsiderante el la ĝenerala situacio por konservi la rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj, la pacon kaj la stabilecon de la Suda Maro, Ĉinio ĉiam klopodas por solvi la disputon per duflankaj traktado kaj interkonsiliĝo. Solvi disputojn pri la teritorio kaj maroj per traktado de koncernaj suverenecaj landoj estas promeso de la landoj, kiuj subskribis la "Agadan deklaracion de diversaj flankoj ĉe la Suda Maro", inkluzive de Filipinoj. La deklaracio devas estis ĉiuflanke kaj serioze plenumita. Ĉinio persiste laŭ la rilataj difinoj de la Internacia Leĝo kaj la spiritoj de la deklaracio solvas disputojn pri la teritorio kaj divido de maroj per duflanka traktado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng