Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antaŭ ol Fari Stultaĵon
2013-04-28

    Estis la somero de 1959. Mi ricevis en malgranda gastejo laboron deĵori nokte ĉe servotablo kaj doni furaĝon en ĉevalejo. Ĉiunokte, kiam mi deĵoris, la baldaŭ hejmenrevenonta mastro avertis min sen ĝentileco: "Ne neglektu, mi kontrolos ĉiutage!" Tiam mi, 22-jara, ĵus diplomiĝinta el universitato, tre malkontentis pri la mastro, kiu neniam ridis al mi.

 

    Unu semajno pasis. Neniom ŝanĝiĝis la ĉiutaga tagmanĝo. Ju pli mi manĝis, des pli mi enuis. Oni eĉ dekalkulis la manĝpagon el nia salajro. "Faŝisto, certe!" Estis malfacile por mi toleri tion plu.

 

    Mi estis kolerigita. Ne troviĝis homo, al kiu mi povis elverŝi mian koleron. Mi nur povis plendi al Sigmund Walman, kiu prenis deĵoron de mi. Mi deklaris: "Certe venos la tago, ke mi verŝos tiel aĉan manĝaĵon sur la vizaĝon de la mastro."

 

    Mi fariĝis pli kolera. El mia buŝo elverŝiĝis torento da plendoj por ĉ. 20 minutoj, dume aŭdiĝis sonoj de tablofrapado kaj trivialaj blasfemoj. Fininte tion, mi subite rimarkis, ke Sigmund Walman dum la proceso silente sidis tie kaj rigardis min per siaj okuloj plenaj de malĝojo kaj melankolio. Kompreneble, li havis centpocentan kialon malĝojiĝi kaj melankoliiĝi, ĉar li estis judo, postvivinto el la koncentrejo Oswiecim, malgrasa kaj malforta, kaj senĉesa tuso kompaniis kun li en 3 jaroj. Ŝajne li preferis laboron en nokto, ke li povu ĝui kvietecon. Por li la plej granda ĝuo estis, ke neniu devigas lin fari ion..

 

 

 

    "Aŭskultu, ĉu vi konsciis vian eraron?" diris Walman.

 

    "En kio mi eraris?"

 

    "Vi opinias, ke vi ĉion scias, sed fakte vi eĉ ne povas klare diferencigi malgrandan ĉagrenon kaj veran malfacilon. Se vi rompus al vi la kolon, se via stomako ĉiam malplenus, se ekbrulus via domo — tiuj ja estus grandaj malfaciloj. Ne ĉiuj aferoj iras laŭ via deziro. La vivo mem plenas de kontraŭdiroj. Lernu distingi, kio estas eta malsukceso kaj kio estas ega malfacilo. Ne koleriĝu pro bagatelo, tiamaniere ĉagrenoj malmultiĝos. Bonan nokton."

 

    Lia parolado estis kiel piedbato al mi, stultulo, kaj malfermis fenestron al mia koro.

 

    Jam pasis 30 jaroj. Ĉiufoje kiam mi renkontis malfacilon aŭ malsukceson, kaj volis koleriĝi aŭ plendi, lia malĝoja vizaĝo aperis antaŭ mi kaj demandis: "Ĉu tio estas nevenkebla malfacilo aŭ eta malsukceso?"

 

    Ofte ondiĝas maro de la vivo. Hordea griaĵo malmoliĝis, aŭ tumoro aperis en la torako, ili estas absolute diferencaj en graveco. Sed iuj ne povas diferencigi ilin, facile koleriĝas kaj faras stultaĵon. Bonan nokton, Sigmund Walman.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng