2013-05-02 Viro perdis sian edzinon en sia maljuneco. Poste li reedziĝis al pli juna virino. La lasta trovis, ke ili ne estas taŭga paro. Ĉiutage ŝi estis en ĉagreno.
Rimarkinte tion, la viro demandis: Ĉu vi ne amas min pro mia granda aĝo?"
La nova edzino diris: "Ne."
"Do vi malŝatas mian malaltan rangon?"
"Ankaŭ ne."
"Tamen, kial vi tenas vin tiel malĝoja en ĉiu tago?"
La nova edzino diris: "Mi ne malŝatas vian grandan aĝon, nek vian malaltan rangon. Mi nur bedaŭras, ke mi naskis tro malfrue por vidi vian brilan junecon."
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |