2013-05-02 Laŭ legento, la lama feo Tieguai Li pasis ponteton, kiu konsistis el du trunkoj dika kaj maldika. Tial la ponteto estis alta ĉe unu flanko kaj malalta ĉe alia. La lama feo iris sur la ponteto kaj laŭdis: "Tio estas la plej bona ponto de la mondo."
Kiam li revenis, kompreneble, laŭ inversa direkto, lia kripla piedo ĝuste sin klinis al la malalta flanko. Tial li estis pli lama ol antaŭe. Li kolere diris: "Tio estas la plej malbona ponto de la mondo."
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |