Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio vizitis Tajlandon
2013-05-02


Mankunpremas s-ino Yingluck Shinawatra, ĉefministro de Tajlando, kaj s-ro Wang Yi, ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio. 

 

    La 30-an de aprilo Wang Yi, ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, atingis Bankokon, ĉefurbo de Tajlando, kaj komencis sian oficialan viziton al Tajlando, Indonezio, Singapuro kaj Brunejo.

 

    En la 1-a de majo, s-ino Yingluck Shinawatra, ĉefministro de Tajlando, intervidiĝis kun Wang Yi en la ĉefministra oficejo. Sekve, Wang Yi interparolis kun Surapong Tovichakchaikul, vicĉefministro kaj tajlanda eksterafera ministro, en la oficejo de la tajlanda ministro. Poste ili kune akceptis raportistojn.

 

    Respondante al la raportisto, kiu demandis al li, kial li elektis la membrolandojn de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA) kiel la celaj lokoj de sia unuafoja oficiala vizito, Wang Yi diris, ke tio signifas, ke la nova gvidantaro de Ĉinio donas altan takson al ALSA. La membroj de ALSA estas gravaj najbaroj de Ĉinio, la rilatoj inter la du flankoj nun staras sur nova komencpunkto kaj vizaĝas al novaj ŝancoj daŭrigaj kaj antaŭenigaj. Oni devas bone kapti la ŝancojn kaj forigi la ĝenojn por antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj ALSA. Ĉinio esperas kaj kredas, ke Tajlando, kiel la kunordiga lando por la kunlaboro inter la du flankoj, ludos specialan kaj gravan rolon en tiu ĉi kampo.

 

    Laŭ la publikigitaj informoj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, Wang Yi, post la vizito al Tajlando ĝis la 5-a de majo, faros viziton al Indonezio, Singapuro kaj Brunejo laŭ la invito de la koncernaj ministerioj de la menciitaj landoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng