Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prelegoj en pekina libro-vendejo
2013-05-02

    Pekina Esperanto-Asocio kaj Zhongguancun-a Libro-vendejo kune okazigis prelegojn fare de veteranaj pekinaj esperantistoj en la libro-vendeja halo. En la 7-a kaj la 21-a de aprilo profesoro Li Weilun el la Pekina Lingva Universitato kaj profesoro Zhou Liuxi el la Pekina Instruista Universitato tie prelegis respektive.

 

    La temoj de la prelegoj estas "Kreemo kaj Inkluzivo de Esperanto" kaj "Funkcio de Esperanto en Diversaj Kulturoj". Ili konigis Esperanton en multaj flankoj per diversaj manieroj. Ekzemple profesoro Li klarigis, ke la vorto-radiko de Esperanto devenas de internaciecaj vortoj, tial plejparte de popoloj ne sentas Esperanton fremda. Tio ja estas la inkluzivo de Esperanto. La vortoj "letero" kaj "litero" en la angla lingvo estas unu vorto "letter", ankaŭ la vortoj "fablo" kaj "fabelo" en la angla lingvo estas unu vorto "fable". Tamen Zamenhof kreis du malsamajn vortojn por distingi inter si. Tio ja estas la kreemo de Esperanto.

 

    De la prelego farita de profesoro Zhou ankaŭ mi lernis multon: Antaŭ la jaro 1939 la franca lingvo regis la mondon, kaj poste Usono fariĝis potenca, kaj la angla lingvo okupis la lokon de la franca. Francoj klopodis defendi la aŭtoritaton de la franca lingvo, sed vane, kaj la angla lingvo estiĝis la "internacia lingvo".

 

    Mi opinias, ke nun la ekonomio de Ĉinio rapide disvolviĝas, kaj ĝia malneta enlanda produkto jam superis tion de Japanio, kaj gajnis ekonomie la duan lokon en la mondo. Kaj en multaj landoj fondiĝis la Konfucea Instituto, de kie oni povas lerni la ĉinan lingvon. Miaopinie, ke ĉinoj devas kapti la bonan ŝancon disvastigi Esperanton kiel la internacian helpan lingvon tra la mondo.

 

(Fortego)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng