2013-05-02
 Chuck Hagel (maldekstre) kaj Onodera Itsunori en la gazetara konferenco |
La 30-an de aprilo, akceptante la komunan intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj rezidantaj en Usono, Cui Tiankai, ĉina ambasadoro al Usono, diris, ke antaŭ nelonge usona ministro pri nacidefendo Chuck Hagel faris eldiron koncernan al la afero de la insulo Diaoyu, sed la eldiro ne konformas al la fakto. Cui emfazis, ke estas Japanio, kiu alprenis "unuflankan aŭ alpreman agadon" en la afero de la insulo Diaoyu, sed ne Ĉinio.
La 29-an de aprilo, Chuck Hagel kaj japana nacidefenda ministro Onodera Itsunori kune renkontiĝis kun raportistoj, kaj la antaŭa diris, ke Usono konstatas, ke la insulo Diaoyu estas sub la administrado de Japanio, kaj la Traktato pri Kunlaboro kaj Sekureco inter Usono kaj Japanio taŭgas al la insulo Diaoyu; Usono kontraŭstaras al iu ajn unuflanka aŭ alprema agado, kiu celas difekti la administradon de Japanio; ankaŭ Dempsey, la prezidanto de la Usona Stabestra Konferenco, komunikis tiun informon al Ĉinio, kiam li vizitis Ĉinion antaŭ nelonge.
Pri tio Cui Tiankai diris, ke la eldiro de Hagel pri la interparoloj de Dempsey kaj la ĉinaj paraleluloj ne konformas al la fakto. Cui diris: "Dum la interparoloj la ĉinaj kolegoj kaj Dempsey profunde ŝanĝis opiniojn pri multaj aferoj, kaj la ĉina flanko klare eksplikis sian starpunkton. Estas kredeble, ke koncernaj flankoj de Usono jam ricevis la komunikaĵon pri tiuj interparoloj kaj konis la veran situacion."
Cui Tiankai emfazis, ke en la afero de la insulo Diaoyu, ĝuste estas Japanio, kiu provokis kaj akrigis la streĉan situacion kaj alprenis "unuflankan aŭ alpreman agadon". Tio estas fakto tre klara.
Cui Tiankai diris, ke Ĉinio esperas, ke en la afero de la insulo Diaoyu la rilata flanko ne levos la ŝtonon de Japanio, ne faligos ĝin sur siajn proprajn piedojn, nepre ne alportos al si grandan perdon por malgrandaj interesoj kaj kaŭzos longtempan damaĝon por dumtempa bezono.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|