2013-05-02
 Ekflugas la satelito. |
Je la nula horo kaj ses minutoj de la 2a de majo en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro Ĉinio lanĉis telekomunikan sateliton Zhongxing-11 en la difinitan transigan orbiton per la transporta raketo Changzheng-3B.
La satelito estis adoptita sur la platformo Dongfanghong-4, kreita kaj disvolvita de Ĉinio mem, kaj ellaborita de la Ĉina Akademio de Spaciala Teknologio sub la Ĉina Korporacio de Spaciala Scienco kaj Teknologio. Ŝarĝante 45 transsend-aparatojn ĉe la bendoj C kaj Ku, la satelito liveras komercan telekomunik-servon en la Azia-Pacifika regiono.
La transporta raketo Changzheng-3B estas farita de la Ĉina Akademio de Lanĉ-vehikla Teknologio sub la Ĉina Korporacio de Spaciala Scienco kaj Teknologio. La serio Changzheng jam estas 176-foje pafita kiel transportilo de spacaparato.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|