Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis itala ekspozicio en la Itala Centro de Ŝanhajo, Ĉinio
2013-05-03


"Muzikluda ŝtono", itala eksponaĵo unuafoje montrita en Ĉinio

 

    La ekspozicio kun la titolo "Primitiva, kreiva kaj viva -- esenco de materialoj" inaŭguriĝis en la tritaga feriado de la Unua de Majo en la nova pavilono de la Itala Centro de Ŝanhajo, municipo de Ĉinio. La ekspozicio montris al la publiko per kvar eksponaj salonoj kiel la materialoj, ligno, ŝtono kaj sintezaĵoj fariĝis artaĵoj kaj ordinaraj objektoj dank' al la senĉesa rafinado pere de speciala tekniko kaj longtempaj kulturoj. Samtempe, la vizitantoj povas spekti domojn en la itala stilo, vivon de urbanoj kaj naturajn pejzaĝojn en Italio, kiuj entenas la kurantan moron, desegnadon, arton kaj konstruan kulturon de la eŭropa lando.

 

    La Itala Centro antaŭe estis la Itala Pavilono por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en la jaro 2010. Ĝi havas la areon je 6 mil kvadrataj metroj kaj povas akcepti en la sama tempo 7.3 milionojn da spektantoj. Post la redesegnado kaj rekonstruado, ĝi malfermiĝis konservante la densan italan stilon en aprilo pasintjare, inkl. de la ponto por la interŝanĝoj kulturaj kaj komercaj inter Ĉinio kaj Italio. De aprilo de 2012 ĝis aprilo de 2013, la unuaperioda ekspozicio "Tradicio kaj kreiveco -- Italio en Ĉinio" projektita de la trienala organizo en Milano, urbo de Italio, jam akceptis 400 milojn da vizitantoj. La ĉi-foja ekspozicio estas la duaperioda eksponado, oni celas per ĝi konduki la spektantojn ĝui la belecon de Italio, senti la perfektajn kombiniojn de primitivaj materialoj kun altnivela tekniko, mediprotekta konscio kaj arta estetiko kaj sperti la krean potencon de la itala produktado.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng