Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Cikonio kaj Najtingalo
2013-05-03

de Larisa Kuzmenko (Ruslando)

 

    En tiu tempo birdoj ne scipovis kanti.

 

    Subite ili eksciis, ke en iu malproksima lando vivas maljuna saĝulo, kiu instruas muzikon. Tiam la birdoj sendis cikonion kaj najtingalon al li.

 

    La cikonio tre rapidis. Ĝi ege volis fariĝi la unua birdo-muzikisto en la mondo. Ĝi tiel rapidis, ke ĝi enkuris en la domon de la saĝa homo sen frapi la pordon, sen saluti la maljunulon kaj plej laŭte kriis al li rekte en orelon:

 

    "Hej! Maljunulo! Instruu min pri muziko!"

 

 

 

    Sed la saĝulo decidis komence instrui ĝin pri ĝentileco. Li kondukis la cikonion al la sojlo, frapis la pordon kaj diris:

 

    "Necesas fari tiel."

 

    "Kompreneble!" Ĝojiĝis la cikonio. "Ĉu tio estas muziko?" Kaj ĝi forflugis por mirigi la mondon per sia arto.

 

    La malgranda najtingalo alflugis malpli frue. Ĝi timeme frapis la pordon, salutis la homon, pardonpetis pro maltrankvilo kaj diris, ke ĝi ege volas lerni muzikon.

 

    Al la saĝulo plaĉis la afabla birdo. Kaj li instruis la najtingalon pri ĉio, kion li sciis.

 

    De tiam la modesta najtingalo fariĝis la plej bona kantisto en la mondo.

 

    Sed la strangulo cikonio nur scipovas bekfrapi kaj ankoraŭ fanfaroni kaj instrui aliajn birdojn:

 

    "Hej, aŭskultu! Necesas fari tiel, tiel! Tio estas vera muziko! Se vi ne kredas, demandu la maljunan saĝulon!"

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng